Princo Daniel de Svedujo (naskita la 15-an de septembro 1973; oficiale registrita plena nomo Olof Daniel Westling Bernadotte, denaska nomo Olof Daniel WESTLING) estas princo de Svedujo kaj duko de Vestrogotio (Västergötland, en sudokcidenta Svedujo). Li ricevis la princan kaj dukan rangojn kaj la titolon lia reĝa alteco, kiam li edziĝis al kronprincino Viktoria en Junio 2010, kaj tiel iĝis membro de la reĝa familio de Svedujo.

Daniel de Svedio
princo de Svedujo kaj duko de Vestrogotio
Persona informo
Naskonomo Olof Daniel Westling
Naskiĝo 15-an de septembro 1973 (1973-09-15) (50-jaraĝa)
en Örebro Hospital, Örebro
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Loĝloko Palaco Drottningholm • Haga Palace vd
Ŝtataneco Svedio vd
Subskribo Daniel de Svedio
Familio
Dinastio Bernadotte • Westling vd
Patro Olle Westling vd
Patrino Ewa Westling vd
Gefratoj Anna Westling Söderström vd
Edz(in)o Viktoria de Svedio vd
Infanoj Estelle de SvedioOskaro de Svedio vd
Profesio
Okupo personal trainer • entreprenisto • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Westling estis sportinstruisto kaj posedanto de gimnastikaj trejnejoj. Li konatiĝis kun la tronheredantino estante ties persona trejnisto.

Familio redakti

Olle Westling, la patro de princo Daniel, estas emerita oficisto pri socialaj aferoj. Lia patrino Ewa Westling estas banka oficisto. Ambaŭ vivas en la komunumo Ockelbo. Daniel havas unu fratinon Anna.

Fianĉiĝo kaj edziĝo redakti

 
Princo Daniel post sia edziĝo en Junio 2010.

La 24-an de februaro 2009 kronprincino Viktoria kaj Daniel Westling oficiale anoncis sian gefianĉiĝon. Ili geedziĝis la 19-an de junio 2010 en Stokholmo. Ili havas gefilojn Estelle kaj Oskaro.