Danielle Mitterrand

Danielle MITTERRAND, naskiĝnome Danielle Émilienne Isabelle GOUZE (naskiĝis la 29-an de oktobro 1924 en Verdun, Meuse, Francio, mortis la 22-an de novembro 2011[1] en Parizo, Francio) estis la unua damo de Francio de 1981 ĝis 1995, kiel edzino de la prezidanto François Mitterrand, kaj disvolvis diversajn politikajn kaj bonfarajn aktivecojn, kreante sian propran fondaĵon.

Danielle Mitterrand
Persona informo
Danielle Mitterrand
Naskonomo Danielle Émilienne Isabelle Gouze
Naskiĝo 29-an de oktobro 1924 (1924-10-29)
en Verduno,  Francio
Morto 22-an de novembro 2011 (2011-11-22) (87-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Q82572028 vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista Partio vd
Familio
Gefratoj Roger Gouze • Christine Gouze-Rénal vd
Edz(in)o François Mitterrand vd
Infanoj Jean-Christophe Mitterrand • Gilbert Mitterrand vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • membro de Franca rezistado vd
Laborkampo human rights protection vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dum la Dua mondmilito ŝi estis agento de la Franca rezistado kaj tiam ŝi ekkonis François Mitterrand, kun kiu ŝi edziniĝis la 28-an de oktobro 1944. Danielle Mitterrand naskis tri filojn, Pascal, frue mortintan, Jean-Christophe kaj Gilbert.

Post la prezidanta elekto de sia edzo en 1981, Danielle plenumis la funkciojn de unua damo dediĉiĝante ĉefe al helpo por la Tria mondo.

En 1986 ŝi kreis la bonfaran fondaĵon Francio Liberecoj-Fondaĵo de Danielle Mitterrand, destinitan subteni senhelpajn kaj oprimitajn homojn, entreprenante informajn kaj financajn agojn, kiun ŝi prezidis ĝis sia forpaso.

Ŝi prononciĝis favore al la okcidentsahara popolo, al la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo, al la tibetanoj, al la kurdoj, al la indiĝenaj popoloj de Latin-Ameriko, ktp.

En siaj lastaj jaroj ŝi luktis por meti unuarange la homajn rajtojn al akvo samrange kun la edukado, la demokratiaj praktikoj kaj la prirespondeca ekonomio.

Ŝi forpasis pro anemio post kelkaj tagoj da hospitaliĝo.[1]

Verkoj redakti

  • La levure du pain, édition n°1, 1992
  • En toutes libertés, Ramsay, 1996
  • Ces hommes sont avant tout nos frères, Ramsay, 1996 (pri indianoj de Chiapas)
  • Le printemps des insoumis, éditions Ramsay, 1998
  • La torture en Tunisie : Comité pour le respect des libertés et des droits de l’homme en Tunisie, Le Temps des cerises, 2000
  • Echanger la vie, éditions Actes sud, 2000
  • Le Livre de ma mémoire, Édition Jean-Claude Gawsewitch[2], 2007 (ISBN 978-2350130897) & Folio n° 4833
  • Mot à mot, Le Cherche midi, 2010 (ISBN 978-2-7491-1577-1).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti