Daniil Ivanoviĉ Ĥarms

Daniil Ivanoviĉ Ĥarms (ruse Даниил Иванович Хармс; naskiĝis la 30-an de decembro 1905 en Sankt-Peterburgo; mortis la 2-an de februaro 1942 en Leningrado), denaske Daniil Ivanoviĉ Juvaĉev (ruse Даниил Иванович Ювачев), estis rusa verkisto kaj poeto. Lia verkaro estis futurista, komika kaj groteska. Li verkis ankaŭ infanajn versaĵojn.

Daniil Ivanoviĉ Ĥarms
Persona informo
Даниил Иванович Ювачёв
Naskiĝo 17-an de decembro 1905 (1905-12-17)
en Sankt-Peterburgo
Morto 2-an de februaro 1942 (1942-02-02) (36-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Petrischule vd
Subskribo Daniil Ivanoviĉ Ĥarms
Familio
Patro Ivan Yuvachev vd
Edz(in)o Marina Vladimirovna Durnovo vd
Profesio
Alia nomo Хармс • Daniil Charms vd
Okupo verkistodramaturgo • verkisto de porinfana literaturo • poeto • sciencfikcia verkisto • prozisto • satiristo vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1925– vd
Verkado
Verkoj The Old Woman ❦
Elizaveta Bam ❦
Incidences vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekkariero kaj la grupo OBERIU redakti

En la jaroj 1921—1922 Daniil Juvaĉev elpensis la pseŭdonimon "Ĥarms". En 1925 Ĥarms konatiĝis kun grupo de poetoj. En tiu grupo estis Aleksandr Vvedenskij, Leonid Lipavskij, Jakov Druskin k.a. En la aŭtuno de 1927 la grupo de avangardaj verkistoj, al kiu Ĥarms apartenis, estis nomata OBERIU (rusa mallongigo de "Unio de reala arto"). La plej fama evento de OBERIU estis la literatura vespero "Tri maldekstraj horoj", kiu okazis la 24-an de januaro 1928. Dum tiu teatra vespero OBERIUanoj deklamis siajn verkojn, ili prezentis la teatraĵon de Ĥarms Elizaveta Bam.

Verkaro por infanoj redakti

En la fino de 1927 Samuil Marŝak, Nilokaj Olejnikov kaj Boris Ĵitkov invitis anojn de OBERIU labori por infana literaturo. Ekde la fino de la 1920-j ĝis fino de la 1930-j jaroj Ĥarms aktive laboris kun la infanaj gazetoj "Erinaco", "Fringelo", "Grilo", "Oktobridoj" ("Oktobridoj" estis nomo de infana organizaĵo en Sovetunio). En tiuj gazetoj oni eldonis liajn versaĵojn, rakontojn, subskribojn por bildoj kaj enigmojn. Ĥarms laboris tre serioze; infana literaturo estis stabila kaj preskaŭ sola fonto de mono por li. Ekde 1928 ĝis 1931 estis eldonitaj 9 ilustritaj libroj de Ĥarms por infanoj.

Unua aresto redakti

En la decembro de 1931 Ĥarms, Vvedenskij kaj Baĥterev estis arestitaj. Ili estis akuzitaj pri membreco en "kontraŭsovetia grupo de verkistoj". Ĥarms estis kondamnita al tri jaroj en malliberejo. La 23-an de majo 1932 oni anstataŭigis malliberejon per ekzilo, kaj Ĥarms forveturis en Kursk. Li revenis al Leningrado la 12-an de oktobro 1932.

En la 1930-aj jaroj redakti

Post la reveno el la ekzilo, la vivo de Ĥarms ŝanĝiĝis. Elpaŝoj de OBERIU ĉesis, oni eldonis liajn librojn tre malofte, al li mankis mono. Ĥarms komprenis, ke oni ne eldonos liajn verkaĵojn, krom verkaĵojn por infanoj. Sed li daŭre verkis. En la 1930-aj jaroj li kreis siajn ĉefajn verkaĵojn. Tiuj estis la rakontaro Okazoj, novelo Maljunulino, multo da malgrandaj rakontoj kaj versaĵoj.

Dua aresto kaj morto redakti

La 23-an de aŭgusto 1941 Ĥarms estis arestita pro "dissendado de kalumniaj kaj malvenkaj etosoj". Daniil Ĥarms mortis la 2-an de februaro 1942 en la prizono "Kresti", dum la sieĝo de Leningrado.

Ĥarms en Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti