Dany Laferrière

haitia-kanada verkisto

Dany Laferrière estas franclingva verkisto[1]. Li naskiĝis la 13an de aprilo 1953 en Port-au-Prince, Haitio. Li vivas en Montrealo, Kebekio, Kanado. Li verkis pli ol dudek librojn. Li akiris 10 premiojn, inter aliaj estas Premio Médicis.

Dany Laferrière
Persona informo
Naskonomo Windsor Klébert Laferrière
Naskiĝo 13-an de aprilo 1953 (1953-04-13) (71-jaraĝa)
en Portoprinco
Lingvoj francahaitia kreola vd
Ŝtataneco KanadoHaitio vd
Alma mater Collège Canado-Haïtien vd
Profesio
Alia nomo Dany Laferrière vd
Okupo poeto • romanisto • scenaristoĵurnalistofilmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 12an de decembro 2013 li estis elektita membro de la Franca Akademio. Unu el liaj plej konataj libroj estas 'Comment faire l'amour avec un nègre sans se fatiguer' (kiel seksumi kun nigrulo sen laciĝi) kiu estos adaptita por filmo de Jacques W. Benoît en 1989, krom esti tradukita en multaj lingvoj. Poste, li laboris por kiel kolumnisto por diversaj televidstacioj kaj kiel veterprognozisto. Kvankam memlernanto, li tamen sekvos kursojn en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM). Jaron post la tertremo, kiam li estis tie en la jaro 2010, li atestas pri kio li spertis en Haitio en la libro "Tou bouge autour de moi" (ĉio moviĝas sub mi)[2]. Alia grava libro estas 'Mythologies américaines" (usonaj mitologioj).

Danny Laferrière pri etnismo kaj lingva dominado redakti

Danny Laferrière diris ke 'verkisto ne havas naciecon' kaj komentas ankaŭ pri la moda temo de identeco kiun li komparis kun biciklado : oni devas rigardi antaŭ si aŭ oni falas. Pri lingva dominado li rimarkigis ke en Miami oni plendas pri la dominado de la hispana kaj ke oni malakceptu ĝin, en Francio oni plendas pri la dominado de la angla kaj ke oni malakceptu ĝin kaj ke la kreola estis dominado de la franca kaj ke oni malakceptu ĝin.[3]

Referencoj redakti

  1. ↑ Dum intervjuo en elsendo de France 24, Dany Laferrière bone precizigis ke li difinis sin kaj kiel haitiano kaj kiel kebekiano. En elsendo sur tv France 2 (Télé-Matin, 28-a junio 2017) li diris ke li naskiĝis dufoje, unufoje kiel haitiano kaj dua fojo kiel franclingva verksito.
  2. (franca) Article Un extrait Tout bouge auprès de moi, L'Express, 3-a janua 2011, konsultita la 2-an julio 2017.
  3. (franca) Dany Laferrière, auteur de Mythologies américaines, est l’invité de Fabienne Sintès, YouTube

Literaturo redakti

  • Ursula Mathis-Moser, Dany Laferrière. La dérive américaine, Montréal, VLB Éditeur, kolekto « Les champs de la culture », 2003.
  • Beniamin M. Vasile, Dany Laferrière: l'autodidacte et le processus de création, Paris, l'Harmattan, kolekto "Critiques Littéraires", 2008.
  • Christiane Ndiaye, Comprendre l'énigme littéraire de Dany Laferrière, Port-au-Prince, Eld. de la ŝtata universitato de Haiti, 2010 (ISBN 978-99935-57-24-1)
  • Jean Morency kaj Jimmy Thibeault (dir.) « Dany Laferrière », Voix et Images, vol. XXXVI, no 2 (107), vintro 2011.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti