Dardano (helene Δάρδανος, latine Dardanus) estis en la helena mitologio fondinto de la popolo aŭ tribo de Dardanoj, mita antaŭulo de la trojaj regantoj.

Dardano
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Zeŭso
Patrino Electra
Edzo/Edzino Myrina • Arisbe • Bateia • Chryse
Infanoj Ilus • Zacynthus • Idaea • Deimas • Idaeus • Erichthonius of Dardania
vdr

Lia origino estas interpretata diversmaniere, sed superas versio, ke li estas filo de la plej alta dio Zeŭso. Lia patrino estis Elektro. Ŝi estis unu el la Plejadoj kaj oni diras pri ŝi, ke ŝia lumo estas la malplej forta, onidire pro ŝia funebro pro pereo de Trojo.

Pro volo de Zeŭso estis Dardano pridonacita per signifaj kaj glorataj posteuloj:

  • Eriĥtonio regis en Dardanio tuj post lia morto,
  • filo kaj sekvanto de Eriĥtonio sur la trono estis Tros,
  • post li regis Ilo, fondinto de la urbo Ilio, famiĝinta pli malfrue kiel Trojo.

En plua generacio la familiaro dividiĝis en du branĉojn.

Poste pro bela Helena eksplodis longedaŭra dekjara Troja milito, en kiu grekoj Trojon forbruligis kaj detruis. Per tio finiĝis longa regado de la signifa familiaro. Anĥiza filo Eneo forkondukis Dardanojn kaj fuĝantojn el Trojo malproksimen okcidenten. Ili lokiĝis en Italio kaj fondis tie novan urbon, antaŭanton de la urbo Romo.

Nomo de la mita reganto Dardano estas ĝis nun viva. Laŭ li oni nomas Dardanelojn, markolon inter Eŭropo kaj Malgrand-Azio, kiu pli frue, en mitaj tempoj, estis nomata Helesponto, do Maro de Helo, memore al malgranda Helo, kiu en ĝi dronis, kiam ŝi falis el la ora virŝafo, kiu portis ŝin kaj ŝian fraton Frikson en foran Kolĥidon.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
http://cs.wikipedia.org/wiki/Dardanos