Darfuro

regiono de Sudano

Darfuro, Darfur (arabe دار فور, signifas "hejmo de la furoj (fur-popolo)) estas regiono en okcidenta parto de Sudano, kiun limas Centr-Afrika Respubliko, Libio kaj Ĉado. La regiono estas dividita je 3 provincoj: Norda Darfuro (arabe شمال دارفور; ĉefurbo — Al Faŝir), Okcidenta Darfuro (arabe غرب دارفور; Genejna) kaj Suda Darfuro (arabe arabe جنوب دارفور; Njalo (urbo)).

Darfuro
Regiono
region of Sudan [+]

LandoSudano

- koordinatoj13° 0′ 0″ N, 25° 0′ 0″ O (mapo)1325Koordinatoj: 13° 0′ 0″ N, 25° 0′ 0″ O (mapo)
Areo503 180 km² (50 318 000 ha) [+]

Loĝantaro7 515 445 [+] (2008)
Denseco14,94 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]

Darfuro (Tero)
Darfuro (Tero)

Darfuro (Sudano)
Darfuro (Sudano)
DEC
Darfuro
Darfuro

Map
Darfuro
Vikimedia Komunejo:  Darfur [+]
vdr
Darfuro en Sudano

Darfuro havas la areon de ĉirkaŭ 493 180 km², kies plimulto estas seka altebenaĵo kaj la Marra-montaro (altante 3 000 m).

Loĝantaro redakti

En Darfuro loĝas pli 5 milionoj da homoj. Plej granda popolo de regiono estas furoj, kiu nombras pli 1 milionoj da homoj. Parto de furoj uzas araban lingvon, sed plimulto parolas en fura lingvo. Ankaŭ loĝas tie multe da araba-sudananoj, nubaoj kaj kelkdekoj da malpli grandaj popoloj, precipe, nigruloj. Laŭ sia kulturo plimulto da loĝantaro estas pli proksima kun Ĉado, ol kun la valo de Nilo.

Popoloj de Darfuro konsistas el gentoj, kiuj havas gravan signifon. Ĉiu gento posedas difinitan teritorion (dora), kiu kutime kongruas kun administraj limoj.

Jaro Loĝantaro
(mln)
Denseco
(homoj/km²)
1956 1,3 3,6
1973 2,2 5,8
1994 4,7 12,6
2003 ĉirkaŭ 5,0 13,4

Religio redakti

Loĝantaro de Darfuro apartenas al islamanoj-sunaistoj. Plimulto da araba-sudananoj estas adeptoj de sufisma ordeno Al-Ansarija, la plej granda kaj influa sekto de Sudano. La nigrula islamana loĝantaro precipe apartenas al ordenoj Al-Taĝunija (arabe التجانية) kaj Al-Senusija. Malgranda parto da loĝantaro konfesias paganajn kultojn.

Ekonomio redakti

Fundamenton de ekonomio de regiono konsistas agrikulturo. Ĉi tie oni kreskigas la milion, la arakidon (30 % da nacia produktado), gumiarabiko. Bestobredado inkluzivas bredadon de grandaj kornhavaj bestoj (33 % da nacia bestaro), etaj kornhavaj bestoj (22 %), kameloj (18 %), ĉevaloj[1]. Nomadoj kaj duonnomadoj okupiĝas ĉefe pri bredado de kameloj.

Akvon oni ricevas precipe el putoj, sezonaj akvodefluiloj kaj riveretoj. En 1970-aj en regiono estis realigita la programo pri akvoprovizado, sed de tiu tempo putoj kaj aparataroj flegisiĝis tre malbone, kaj loĝantaro plimultiĝis. En 2000 Darfuro estis trafita per grandego sekeco. Rezulte sekiĝis grandaj kampoj, pereis multe da bestoj kaj suferis 700 000 homoj. Senagado de sudana registaro elvokis novan indignon de loka loĝantaro.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti