Darkemono

persa monero

La darkemono[1] (antikve-greke δαρεικός, dareikós; hebree דַּרְכְּמוֹן, darkəmōn, hebree אֲדַרְכּוֹן‎, ʾăḏarkōn‎; aramee 𐡃𐡓𐡉𐡊𐡅𐡍𐡀‎, drykwnʾ; sirie ܕܪܝܟܘܢܐ‎, drykwnʾ; parte 𐫅𐫀𐫡𐫏𐫃‎, dʾryg) estis ora monero de la Aĥemenida imperio.

Priskribo redakti

La darkemono estas ora monero, de la norma maso de 8,4 gramoj, de tre alta pureco de oro (pli ol 95%).

La darkemono portas bildon de militisto aŭ reĝo kun pafarko kaj sagoj. Ekzistas kvar tipoj de la darkemono:[2]

  • Tipo 1: Torso de barba arkisto rigardanta dekstre, kun pafarko kaj sagujo
  • Tipo 2: Genuanta barba arkisto, kun pafarko kaj sagujo
  • Tipo 3: Dekstren kuranta barba arkisto, kun pafarko, lanco, kaj sagujo
  • Tipo 4: Dekstren kuranta barba arkisto, kun pafarko, ponardo, kaj sagujo

Historio redakti

En 546 a.K. Ciro la 2-a (550–530 a.K.) de Persio konkeris Lidion, kiu estis inventinta la oran moneron en la la 6-a jarcento a.K. Ciro decidis ekuzi la Lidiajn monerojn, kiuj montris leonojn kaj bovojn, en la tuta Persa imperio.

Dario la 1-a (521–486 a.K.) enkondukis novan norman oran moneron. Tiuj moneroj nomiĝis la darkemono.

La darkemono uziĝis ĝis la konkero de Persio fare de Aleksandro la Granda en 330 a.K. La helenaj konkerintoj fandis la darkemonojn en monerojn de Aleksandro.

Mencio en la Biblio redakti

La hebrea Biblio mencias la darkemonojn en la Libro de Ezra (2:69, 8:27) kaj la Libro de Neĥemja (7:70–72). La Izraelidoj ekuzis la darkemonon post la konkero de Babilono (konkerinta Izraelon) de Persio (539 a.K.). En Ezra kaj Neĥemja, la vortformo uzita estas hebree דַּרְכְּמוֹן, darkəmōn (krom ĉe Ezra 8:27, kiu uzis hebree אֲדַרְכּוֹן‎, ʾăḏarkōn‎).

La 1-a libro de la Kroniko ankaŭ mencias la darkemonon dum la rakonto pri Davido la reĝo:

 
 [la ĉefoj kaj estroj de la Davida regno] donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. 
— Londona Biblio, 1 Kron 29:7

La mencio estas anakronismo, ĉar Davido reĝis ĉ. la 10-a jarcento a.K., antaŭ la invento de la darkemono (ĉ. 6-a jarcento a.K.) En Kroniko, la vortformo uzita estas hebree אֲדַרְכּוֹן‎, ʾăḏarkōn‎.

Etimologio redakti

La nomo darkemono devenas de la malnovpersa 𐎭𐎼𐎴𐎡𐎹 daraniya “oro”.

La helenaj historiistoj konjektis ke la monero estis nomita laŭ Dario la 1-a, sed tiu etimologio estas nur ŝajna.

Referencoj redakti

  1. darkemon/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Scarinci, Donald. Darics of Persia’s Achaemenid Empire (angle) (2019-09-16). Arkivita el la originalo je 2021-03-06. Alirita 2021-01-09.