Das Erste

televida kanalo en Germanio

La televida kanalo Das Erste (do "la unua") estas la unua publikjura televida kanalo en Germanio. Ĝi estas la ĉefa kanalo de la instanco ARD („Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland“, en Esperanto "Laborkomunumo de la publikjuraj sendostacioj de Federacia Respubliko Germanio"), do federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj.

Das Erste
bildo
televidstacio • generalist television channel
Ĝeneralaj informoj
Ricevo DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV
Landoj  Germanio
Sendostacio ARD
Teknika normo de normdifina televido PAL
Direktoro Volker Herres
Komenciĝo de elsendoj la 25-an de decembro 1952
Jura formo publikjura instanco
Programa tipo plena programo
Posedata de ARD vd
Lingvo germana lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
28 964 208

(stato la 10-a de februaro 2023)

Retpaĝaro www.daserste.de
vdr

La kanalo eksendis la 25-an de decembro 1952, kaj dum naŭ jaroj estis la sola televida kanalo de la tiama okcidenta Germanio, ĝis en 1963 aldoniĝis dua kanalo, nomata ZDF ("dua germana televido"). La kanalo en 1952 eksendis en Hamburgo kaj de tiam havis programerojn el ĉiuj membraj regionaj sendostacioj. Ĝis la jaro 1996 ĝi nomiĝis "Deutsches Fernsehen" ("germana televido"), sed neformale ankaŭ ofte nomatis laŭ la instanco ARD; ekde 1996 havas sian nunan nomon. Nun la programeroj el la membraj regionaj sendostacioj teknike unuiĝas al kanala programo en Frankfurto ĉe Majno.

Eksteraj ligiloj redakti