La dauroj (ĉine tradicie 達斡爾族, simpligite 达斡尔族, pinjine Dáwò'ěr zú, historie ankaŭ latinliterigite "Dahur") estas etno parenca al la mongoloj en nordorienta Azio. Ili konsistigas unu el la 56 oficiale agnoskitaj etnaj grupoj en la Ĉina Popola Respubliko. Laŭ stato de la lasta censo de la jaro 2000 ekzistis entute 132 394 dauroj, kaj plej multaj el ili vivas en la daura aŭtonoma areo Morin Daŭa (莫力達瓦達斡爾族自治旗 / 莫力达瓦达斡尔族自治旗, Mòlì Dáwǎ Dáwò'ěrzú Zìzhìqí) en Hulun Buir, parto de la aŭtonoma regiono Interna Mongolio de Ĉinio. Malgranda nombro ankaŭ vivas proksime de Taĉeng en Ŝinĝango, kien iliaj prapatroj estis translokigitaj dum la dinastio Qing.

Dauroj
etno
Mongolic peoples
Suma populacio
132 394 (censo de 2000)
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ĉinio, en Interna Mongolio, Hejlongĝjango kaj Ŝinĝango
Lingvo(j)
daura lingvo
Religio
tibeta budhismo, ŝamanismo
Parencoj

ĥitanoj, mongoloj

vdr

Lingvo redakti

La daura estas mongola lingvo. Ne ekzistas skriba normo, kvankam ortografio baziĝinta je pinjino estas rekomendata fare de la daura klerulo Merden Enhebatu.

La daura lingvo tenis iujn elementojn el la ĥitana, inkluzive de pluraj leksemoj ne troveblaj en aliaj mongolaj lingvoj. La daura konsistas el tri dialektoj - de la regionoj Bataŝano, Hailaro kaj Ĉiĉiharo.

Historio redakti

 
La dauroj (jen france titolitaj Tagour) inter la riveroj Nen kaj Amuro sur franclingva mapo de 1734. Yaxa (nun Albazin) estis daura urbo antaŭ ol ĝi detruiĝis fare de rusiaj atakintoj en 1651.

Genetike, la dauroj estas posteuloj de la ĥitanoj, kiel pruvis aktualaj DNA-analizoj.[1]

En la 17-a jarcento, la plimulto de la dauroj aŭ ĉiuj vivis laŭlonge de la riveroj Ŝilka, Amuro kaj Zeja. Ili tial donis sian nomon al la regiono Daurio, nun nomata Transbajkalo kaj areo de Rusio oriente de la lago Bajkalo.

Kiam la rusiaj esploristoj kaj konkeristoj kadre de la rusiaj manĉuriaj limkonfliktoj venis al la regiono en la 1650-aj jaroj, la dauraj farmistoj ofte bruligis siajn pli malgrandajn vilaĝojn kaj serĉis protekton en pli grandaj urboj. Kiam la rusianoj premis ilin submetiĝi al la rego de la Rusia Imperio kaj pagi tributojn, la dauroj ofte rifuzis kaj argumentis ke ili jam pagas tributojn al la ĉina imperistro Ŝunĵi. La kozakoj en tiuj kazoj atakis kaj konkeris la daurajn urbojn - kutime sen granda peno. Ekzemple, la rusa gvidanto Ĥabarov raportis ke dum konkero de la urbo de la daura princo Guigudar (Гуйгударов городок) en 1651 nur 4 kozakoj estis mortigitaj, dum mortiĝis 661 dauroj en la urbo, kaj pliaj 243 virinoj kaj 118 infanoj estis malliberigitaj, aldone al 237 ĉevaloj kaj 113 bovoj. La konkerita daura urbo Yaxa iĝis la rusia urbo Albazin, kiu siavice (konforme al la traktato de Nerĉinsk tiujara) estis detruita fare de la rusia armeo en 1689.

Preme de la rusia ekspansio en la amura regiono, inter la jaroj 1654 kaj 1656 la dauroj estis devigitaj moviĝi suden kaj ekvivi laŭlonge de la rivero Nen, de kie ili servis al la ĉiniaj (manimperiestroj de la dinastio Qing.

Kiam la japana imperia armeo invadis Manĉurion en 1931, la dauroj intense rezistis kontraŭ tio.

Kulturo redakti

La tradicia daura socio havas noteblan hierarkian strukturon: Homoj de la sama familia nomo estas en grupoj nomataj hala, ili kunvivas en tiu grupo, kiu konsistas el du aŭ tri urboj. Ĉiu hala estas dividita en diversajn klanojn (mokon), kiuj kunvivas en la sama urbo. Se homoj el du klanoj geedziĝas, la edzo pluvivas kun la klano de la edzino sen havi posedorajtojn.

Dum la vintroj, la dauraj virinoj tradicie vestas longajn jupojn, kutime bluajn, kaj felajn botojn kiujn ili ŝanĝas al longaj pantalonoj en la someroj.

Kutima sporto de la dauroj nomatas Beikou, similas al herbeja aŭ strata hokeo kaj ludatas ekde pli ol 1000 jaroj.

Religio redakti

Multaj dauroj estas ŝamanistoj. Ĉiu klano havas sian propran ŝamanon, kiu zorgas pri ĉiuj gravaj ceremonioj en la vivo de la dauroj. Tamen estas ankaŭ signifa nombro de dauroj kiuj transprenis la kredon de lamaismo (tibeta budhismo).

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti