David Allen Sibley

David Allen Sibley (naskiĝinta en 1962, Plattsburgh (Novjorkio)) estas usona ornitologo. Li estas aŭtoro kaj ilustraciisto de The Sibley Guide to Birds, konsiderata de multaj kiel plej kompleta gvidlibro pri nordamerika kampidentigo.

David Allen Sibley
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1961 (1961-10-22) (62-jaraĝa)
en Plattsburgh
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • scienca ilustristo • dendrologist • ilustristo vd
Laborkampo birdojornitologiodendrologio • illustration vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

La filo de ornitologo Fred Sibley de la Universitato Yale, David Sibley komencis birdumadi en infanaĝo.[1] Plejparte memlerninta birdilustristo, li inspiriĝis por klopodi krei sian propran ilustritan kampogvidilon post gvidado de turneoj en la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj kaj konstato ke ekzistintaj kampogvidiloj ne ĝenerale ilustris aŭ priskribis alternativajn aŭ junajn plumarojn de birdoj. Li citis eŭropan faŭnartiston Lars Jonsson kiel grandan influon sur sian propran laboron.[2]

Sibley estas edziĝinta, kaj havis du filojn, kaj nuntempe loĝas en Concord (Masaĉuseco).[1] Li ne estas konate rilata al la ornitologo Charles Sibley, kvankam lia patro studis kaj laboris por Charles en Yale. Charles faris iun genealogian esploron sed trovis ke ili povis esti nenia parenco pli ol kvaraj kuzoj.

Publikaĵoj redakti

Jene estas listo de publikjaxoj kiujn Sibley verkis aŭ ilustris:

  • The Birds of Cape May
  • Sibley's Birding Basics
  • The Sibley Guide to Birds
  • The Sibley Guide to Bird Life and Behavior
  • The Sibley Field Guide to Birds of Eastern North America
  • The Sibley Field Guide to Birds of Western North America
  • Hawks in Flight
  • The Sibley Guide to Trees
  • Bright Wings: An Illustrated Anthology of Poems About Birds, eldonita de Billy Collins

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Strycker, Noah (May/June 2007). “A Birding interview with David Sibley”, Birding (PDF) 39 (3), p. 18–21. [rompita ligilo]
  2. David Sibley Online. Surfbirds.com. Alirita 2008-07-08.

Eksteraj ligiloj redakti