David Jon GILMOUR, [Davido Johano Gilmur] (naskiĝis la  6-an de marto 1943(nun 1943-03-06) en Grantchester apud Kembriĝo), estas angla gitaristo, kantisto, verkisto, kaj muzikproduktisto, ĉefe fama pro sia partopreno al la rokgrupo Pink Floyd.

David Gilmour
David Gilmour koncertanta en la Hipodromo de Sankta Isidrio (Buenos Aires) en decembro de 2015.
David Gilmour koncertanta en la Hipodromo de Sankta Isidrio (Buenos Aires) en decembro de 2015.
Bazaj informoj
Naskonomo David Jon Gilmour
Naskiĝo 6-an de marto 1946 (1946-03-06) (78-jaraĝa)
en Kembriĝo
Edz(in)o Polly Samson • Ginger Gilmour
Deveno Anglio
Ĝenroj Progresiva roko, Psikedela rokmuziko
Instrumentoj Gitaro, Elektra gitaro
Aktivaj jaroj 1967 - nuntempo
Retejo www.davidgilmour.com
Persona informo
Naskonomo David Jon Gilmour
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato Anglio Ruskin
Familio
Patro Douglas G. Gilmour
Patrino Sylvia Gilmour
Frat(in)o Mark Gilmour
Edz(in)o Polly Samson • Ginger Gilmour
Infano Romany Gilmour
Okupo
Okupo gitaristokantoverkisto • plurinstrumentisto • muzikproduktistoplenuma produktoropilotokantisto
TTT
Retejo https://davidgilmour.com
vdr

David Gilmour aniĝis al la grupo Pink Floyd en 1967 por helpi la grupon koncerti sekve de la mensa malsaniĝo de Syd Barrett, amiko de David Gilmour kaj tiama gvidanto de la grupo, kaj kiu, pli kaj pli malsana, estis maldungata de la grupo post kelkaj monatoj. David Gilmour karieris kun Pink Floyd ĝis 1996, iĝinta la gvidanto de la grupo post la foriro de la basgitaristo Roger Waters en 1985. De tiam li karieras kiel sola artisto. Lia lasta albumo Rattle that lock estis eldonata en septembro 2015.

En 2011, la magazino Rolling Stone ordigis lin kiel la 14a plej bona ĉiutempa gitaristo[1].

Biografio redakti

Infanaĝo redakti

David Gilmour naskiĝis en Grantchester (apud Kembriĝo (Britio)), de Sylvia Gilmour, instruistino kaj filmmuntistino, kaj de Douglas Gilmour, profesoro de zoologio en la Universitato de Kembriĝo.

Malgraǔ siaj du fratoj kaj siaj du fratinoj, David Gilmour havis solecan infanaĝon. Liaj gepatroj lokumis lin en internulejo por daŭrigi siajn karierojn en Usono kiam li estis kvin-jaraĝa. En 1954 li aĉetis sian unuan unuopaĵon: "Rock Around the Clock" de Bill Haley[2]. Dum la postaj jaroj, lia intereso pri gitaro aperis pro la aǔskultado de "Heartbreak Hotel" de Elvis Presley kaj poste de "Bye Bye Love" de Everly Brothers. Dek-unu-jaraĝa li komencis ĉeesti la "Perse School" en Kembriĝo, kaj renkontis siajn estontajn kunanojn de Pink Floyd: Roger Waters kaj Syd Barrett, kiuj estis studantaj en najbara lernejo. Dek-tri jaraĝa li ekhavis sian unuan gitaron: akustikan gitaron pruntata de najbarulo kaj neniam redonita, kaj komencis lernadi sole, per libro kaj sondisko de Pete Seeger.

La forestanteco kaj permeseco de liaj gepatroj ebligis lin frekventi siajn unuajn drinkejojn kaj preferi gitaron ol studadojn. En 1962, li komencis studi modernajn linvojn en la Technical College de Kembriĝo, kaj kvankam li ne finis sian studadon, li lernis la francan lingvon ĝis flua nivelo. En tiu lernejo li retrovis Syd Barrett kun kiu li ofte muzikis[3].

Kariero redakti

Frua Kariero redakti

Fine de 1962 David Gilmour aniĝis al la blusroka grupo "Jokers Wild" (en kiu ĉeestis Dick Parry, la estonta saksofonisto de Pink Floyd), ili surbendigis duonan albumon nur publikigita po 50 ekzempleroj. En 1965, li foriris kun Syd Barrett kaj aliaj amikoj al Hispanio kaj Francio, kie ili gajnis vivrimendojn per strataj koncertoj aǔ per muzikaj okazoj, muzikante kantojn de la Beatles. Ili ne estis tre sukcesemaj kaj vivis unutage, ĝis Gilmour devis esti enmalsanulejigata pro malsufiĉa nutrado[4]. Li vojaĝis tra Francio en 1967 kun muzikistoj de "Jokers Wild" sub la nomo "Flowers" poste "Bullitt", sed ili ne havis plu da sukceso. Dum mallonga reiro al Londono por aĉeti novan muzikan aparaton (tiu de la grupo estis ŝtelita en Parizo)[5], li vizitis sian amikon Syd Barrett kiu estis surbendiganta "See Emily Play" kun Pink Floyd, sed Barrett, kies mensa sano estis degradanta, ne ŝajnis rekoni lin, tio kio ege ŝokis lin[6].

Kariero kun Pink Floyd redakti

Vidu ĉefan artikolon: Pink Floyd

 
David Gilmour muzikanta per Genuoŝtalgitaro dum koncerto de Pink Floyd en Frankfurto ĉe Majno, je la 26-a de januaro 1977.

Komence de 1968, Nick Mason, la drumisto de Pink Floyd, petis al Gilmour veni helpi Syd Barrett, kiu estis iĝinta malkapabla koncerti pro mensa malboniĝo. Gilmour devis unue nur helpi kaj eventuale anstataǔi Barrett-on dum koncertoj, sed post kelkaj semajnoj Barrett eĉ ne plu partoprenis al la koncertoj. Pli kaj pli nekondukebla, Barrett estis fine eksigata el la grupo en aprilo de 1968, kaj Gilmour iĝis plenparta ano kaj gitaristo de Pink Floyd. Dum la sepdekaj jaroj, David Gilmour iĝis faktoro de la sukceso de Pink Floyd per la kvalito de sia ludo de gitaro, kiun oni povas aǔskulti en komponaĵoj kiel "Echoes", "Time", "Shine on you, Crazy Diamond" aǔ "Comfortably Numb".

Post la albumo The Dark Side of the Moon en 1973 kaj ĝia ega sukceso, iom post iom Roger Waters trudiĝis kiel gvidanto de la grupo kaj la amikecoj inter la anoj malboniĝis. La klavaristo Richard Wright estis eksigata de Waters el la grupo dum la surbendigo de la albumo The Wall en 1979, kaj en 1985, post la sekvanta albumo The final cut verkita ekskluzive de Waters kaj trudata al Gilmour kaj Mason, Waters decidis haltigi la grupon, konsideranta ĝin kiel "kreate foruzata forto"[7]. Sed Gilmour malkonsentis kaj decidis daŭrigi kun Mason, estante Pink Floyd. Waters kaǔzis juĝaferon kontraǔ Gilmour por ke li ne povu uzi la nomon "Pink Floyd" sed perdis ĝin.

Gilmour tiele iĝis la nova gvidanto de Pink Floyd kaj produktis du albumojn: A momentary lapse of reason en 1987, verkita preskaǔ plene de Gilmour, kaj The Division Bell en 1994, verkita kun Richard Wright, denove plenparta ano de la grupo, kaj ties tekstoj estis kunskribitaj de ĵurnalistino kaj nova edzino de Gilmour Polly Samson.

La malamikeco inter Gilmour kaj Waters restis forta kaj fama ĝis 2005, kiam Bob Geldof, kiu estis organizanta la Live 8-on, serion de karitataj koncertoj, petis al ili rekuniĝi por koncerti kune. Post esti hezitinta, Gilmour akceptis kaj la koncerteto okazis en Londono kun Waters, Wright kaj Mason. Poste, Gilmour kaj Waters kelkfoje koncertis kune, ekzemple dum la turneo "The Wall" de Waters la 12-a de majo 2011. Sed Gilmour plurfoje deklaris ke ne estos oficiala rekuniĝo de Pink Floyd, kun aǔ sen Waters. En 2014 estis eldonata lasta albumo de Pink Floyd The endless river, kombinata de komponaĵoj datataj de la tempo de The Division Bell, kaj estis dediĉata al Richard Wright kiu estis mortinta en 2008.

Sola kariero redakti

 
David Gilmour en 1984 dum la turneo de About Face

David Gilmour produktis sian unuan albumon en 1978, inter Animals kaj The Wall de Pink Floyd. Simple titolata David Gilmour, ĝi estis surbendigata kun muzikistoj de la eksgrupo de Gilmour Bullitt: Rick Wills (basgitaro) kaj Willie Wilson (drumo). Oni povas ankaŭ aǔdi la kantiston Roy Harper, kiu estis jam laborinta kun Pink Floyd por la kanto "Have a cigar" en Wish You Were Here.

La dua albumo de David Gilmour, About Face, publikiĝis en 1984. Oni poste devis atendi ĝis 2006 por aǔskulti la sekvantan albumon On an island, en kiu oni povas aǔdi Gilmour muzikanta per saksofono. Poste David Gilmour foriris turnee kaj filmigis la koncerton de Gdansko por eldoni la koncertan DVD-on Live in Gdansk.

La lasta albumo de David Gilmour Rattle that lock aperis en 2015. La titola kanto de ĉi-tiu albumo enhavas tinton de la SNCF (franca trajna kompanio) verkata de Michaël Boumendil. Dum la sekvanta turneo, Gilmour filmigis koncerton en la antvika teatrejo de Pompejo, 45 jaroj poste la fama koncerto de Pink Floyd en tiu sama loko.

Laboro kun aliaj muzikistoj redakti

David Gilmour laboris kiel muzikproduktisto, soninĝenieroprovludisto por multaj artistoj ties Syd Barrett, Paul McCartney, Kate Bush, Peter Cetera, Grace Jones, Tom Jones, Elton John, B. B. King, Seal, Sam Brown, Jools Holland, Bob Dylan, Pete Townshend, The Who, Supertramp, Levon Helm, Robbie Robertson, Alan Parsons, kaj aliaj artistoj okaze de karitataj koncertoj.

Profesiaj rekompencoj redakti

La 22-an de majo 2008, David Gilmour ricevis la Premion Ivor Novello agnoskantan la kvaliton de lia verkoj[8].

En aǔtuno 2008, li ricevis la Q premion por sia eminenta kontribuo al muziko. Li dediĉis ĉi-tiun rekompenson al sia samgrupano Richard Wright kiu estis mortinta en septembro 2008[9].

La 11-an de novembro 2009, li ricevis honoran doktoradon de la Anglia Ruskin Universitato[10]

Privata vivo redakti

Familia vivo redakti

David Gilmour edziĝis dufoje. Li unue geedziĝis la 7-an de julio 1975 kun la usona artistino Virginia "Ginger" Hasenbein, kiun li renkontis post koncerto en la Universitato de Miĉigano en 1971[11], kaj kun kiu li havas 4 infanojn: Alice (naskiĝinta en 1976), Clare (naskiĝinta en 1979), Sara (naskiĝinta en 1983) kaj Matthew (naskiĝinta en 1986). La paro maledziĝis en 1990.

En 1994 li edziĝis kun la angla romanistino kaj ĵurnalistino Polly Samson. Ili havas 4 infanojn: Charlie (naskiĝinta en 1989 de Polly Samson kaj Heathcote Williams, adoptita de David Gilmour), Joe (naskiĝinta en 1995), Gabriel (naskiĝinta en 1997), kaj Romany (naskiĝinta en 2002).

David Gilmour estas la baptopatro de la aktorino Naomi Watts, ties patro, Peter Watts, estis turneisto de Pink Floyd.

Politikaj opinioj redakti

David Gilmour eksponis esti maldekstremulo, kaj ke siaj opinioj venas el siaj gepatroj: "Mi ĉiam konsideriĝas pli kiel socialismano ol alio, eĉ se mi ne aniĝus al politikaj partioj."[12]

En Aŭgusto de 2014, David Gilmour estis unu el la 200 famuloj kiuj estis subskibantuloj de letero al The Guardian oponanta al skota sendependiĝo[13].

En majo de 2017, David Gilmour adeptiĝis al Jeremy Corbyn, gvidanto de la Brita Laborista Partio. Li tviteris: "Mi voĉdonas por la laborista partio, ĉar mi kredas je sociala egaleco"[14].

Karitataj engaĝiĝoj redakti

David Gilmour asociiĝis al multaj karitataj organizaĵoj kiel Oxfam, Greenpeace, Amnestio Internacia[15], PETA[16], la Asocio pri la sano kaj la malsanoj mensaj de la Eǔropa Unuiĝo, The Lung Foundation[17], Nordoff-Robbins music therapy, Teenage Cancer Trust.

En 1994, li donis 25000£ al la asocio Save the Rhino interŝanĝe de la propono de sia amiko Douglas Adams por la titolo de la albumo kiu estis iĝonta The Division Bell.

En 2003, David Gilmour vendis sian domon en Little Venice kaj donis la monon de la vendo (3,6 milionoj da Britaj pundoj) al Crisis por helpi trovi hejmojn al senhejmuloj[18].

Muzika stilo redakti

Gilmour estas ĉefe konsiderata kiel gvidista gitaristo. Lia stilo estas karakterizita de bluso-influita frasado, esprimaj portamentoj, kaj daŭrigoj. En 2006, Gilmour diris pri sia ludado: "(Miaj) fingroj faras distingan sonon... (ili) ne estas tre rapidaj, sed mi kredas, ke mi estas tuj rekonebla", kaj ke lia melodia sentumo estis influata de artistoj kiel Hank Marvin kaj The Shadows[19]. En 2006, la ĵurnalisto de la gazeto Guitar World Jimmy Brown priskribis la ludadon de Gilmour kiel "karakterizata de simplaj, grandegsonantaj ripetfrazoj, aŭdacaj, bonritmaj solooj, kaj riĉaj, etosaj kordaj teksturoj". La kritikisto de Rolling Stone Alan di Perna laŭdis la gitaron de Gilmour kiel integra elemento de la sono de Pink Floyd. Di Perna priskribis lin kiel la plej grava gitaristo de la 1970-aj jaroj, kaj kiel "la mankanta ligo inter Hendrix kaj Van Halen"[20]. Gilmour akreditas gitaristojn kiel Pete Seeger, Lead Belly, Jeff Beck, Eric Clapton kaj Jimi Hendrix kiel fruaj influoj[21].

Muzika aparataro redakti

Gitaroj redakti



Komence de 2019, David Gilmour decidis disiĝi kun 120 el liaj gitaroj. Aŭkcio okazis la 20-an de junio 2019 ĉe Christie's en Novjorko. La enspezoj de ĉi tiu vendo estas donacotaj al karitata asocio, kiu luktas kontraŭ malsato en la mondo kaj por la bonvenigo de militajn rifuĝintojn, kreita de Gilmour antaŭ kelkaj jaroj. La blanka Stratocaster numero 00001 de 1954 (kiu ne estas la unua vendita) kaj lia fama Blackstrat (kun la rimeno aparteninta al Jimi Hendrix) de 1969 estis taksataj vendeblaj por 150.000 USD[22]. Ĉiuj ĉi tiuj gitaroj estis ekspoziciitaj en Londono, Los-Anĝeleso kaj fine en Novjorko[23]. La Blackstrat finfine estis vendata por 3.975.000$, kaj la 0001 por 1.815.000$. La tuta vendo enspezis 21.490.750$.

Diskografio redakti

Studiaj albumoj redakti

Koncertaj albumoj redakti

Videoj redakti

  • David Gilmour Live 1984 (1984) - Label: CBS FOX Video Music Disponible VHS & DVD
  • David Gilmour in Concert (2002) - Label: EMI (UK), Capitol Records (US) DVD
  • Remember That Night (2007) - Label: David Gilmour Music Ltd. DVD & Blu Ray
  • Live in Gdańsk (2008) - Label: EMI (UK), Columbia Records (US) DVD
  • Live at Pompeii (2017) - Label: Columbia Records DVD & Blu Ray

Filmoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-04. Alirita 2017-10-26.
  2. Manning, Toby (2006). The Rough Guide to Pink Floyd (1st US paperback ed.). Rough Guides Ltd. ISBN 978-1-84353-575-1. p10-11
  3. Manning, Toby (2006). The Rough Guide to Pink Floyd (1st US paperback ed.). Rough Guides Ltd. ISBN 978-1-84353-575-1. p11
  4. Manning 2006, p. 18: arrested for busking; "PINK FLOYD – David Gilmour Photos, Biography, Apparel". Megapinkfloyd.com. Archived from the original on 14 July 2011. Retrieved 9 August 2010.: malnutrition.
  5. Manning, Toby (2006). The Rough Guide to Pink Floyd (1st US paperback ed.). Rough Guides Ltd. ISBN 978-1-84353-575-1, p.44
  6. Manning, Toby (2006). The Rough Guide to Pink Floyd (1st US paperback ed.). Rough Guides Ltd. ISBN 978-1-84353-575-1, p.44
  7. Blake, Mark (2008). Comfortably Numb: The Inside Story of Pink Floyd. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81752-6., pp. 311–313: O'Rourke's involvement in the settlement; Povey 2008, p. 240: "a spent force".
  8. "Nominees"[1]. The Ivor Novello Awards. 2008. Archived from the original on 24 June 2008.
  9. "Gilmour dedicates his award to late colleague"[2]. Q Awards. Archived from the original on 10 August 2011. Retrieved 20 July 2011.
  10. "ARU honours Floyd's Gilmour with degree"[3]. Cambridge-news.co.uk. Archived from the original on 23 May 2012. Retrieved 9 August 2010.
  11. http://www.telegraph.co.uk/music/interviews/pink-floyd-guitarist-david-gilmours-ex-wife-on-being-married-to/
  12. Blake, Mark (October 2008). "David Gilmour: The Mojo Interview". Mojo. London. 179: 45–46.
  13. "Celebrities' open letter to Scotland".[4] The Guardian. London. 7 August 2014. Retrieved 26 August 2014
  14. Milne, Oliver (8 June 2017). "Who are celebrities voting for in 2017 General Election? The A-Z of famous names supporting Labour, the Tories, the Lib Dems and Greens".[5] Daily Mirror. Retrieved 14 June 2017.
  15. Miles, Barry; Andy Mabbett (1994). Pink Floyd the visual documentary (Updated ed.). London: Omnibus. ISBN 0-7119-4109-2.
  16. "FAQs"[6]. Retrieved 27 May 2012
  17. Miles, Barry; Andy Mabbett (1994). Pink Floyd the visual documentary (Updated ed.). London: Omnibus. ISBN 0-7119-4109-2.
  18. "David Gilmour backs Crisis urban village"[7]. Crisis. Retrieved 20 May 2003.
  19. "Classic guitar interview: David Gilmour, 2006". Musicradar.com. Retrieved 12 July 2016.
  20. "100 Greatest Guitarists: David Gilmour". Rolling Stone. Retrieved 30 June 2014.
  21. "An interview with David Gilmour - Page 4 of 8 - Uncut". Uncut. 2017-03-06. Retrieved 2018-05-07
  22. « Les guitares de David Gilmour de Pink Floyd sont à vendre » [archive], sur Les Inrocks (konsultata la 8an de februaro 2019)
  23. Bernard Barbeau, « Qu’a donc de si spécial la « Black Strat » de David Gilmour? », Radio-Canada,‎ 5an de februaro 2019 (legi rete [archive]).

Vidu ankaŭ redakti