David H. Levy

kanada astronomo

David H. Levy (naskiĝis la 22-an de majo 1948, en Montrealo) estas kanada astronomo kaj scienca verkisto, ĉefe konata kiel kun-malkovrinto de la kometo Shoemaker-Levy 9, kiu, disrompita en pluraj eroj, alfrapis Jupiteron inter la 16-a kaj la 22-a de julio 1992.

David H. Levy
Persona informo
Naskonomo David Howard Levy
Naskiĝo 22-an de majo 1948 (1948-05-22) (75-jaraĝa)
en Montrealo,  Kanado
Lingvoj angla vd
Loĝloko Vail vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Acadia University • Reĝina Universitato ĉe KingstonHebrea Universitato de Jerusalemo • mezlernejo Westmount • Roslyn Elementary School vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Laborkampo astronomio vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

David H. Levy naskiĝis en Montrealo, provinco Kebekio kaj, tre juna, interesiĝis pri astronomio. Li tamen lernis pri anglalingva literaturo. Li ricevis licencion de la Universitato Acadia de Wolfville en 1972 kaj magistron de la Reĝina Universitato de Kingston (Ontario) en 1979.

Ano de la Reĝa astronomia socio de Kanado, li estis preskaŭ elpuŝita de tie pro malakordo kun anoj de ties direktoraro en 1967. Pli malfrue, Levy komencis korespondi kun Isabel Williamson, kiu estis plej responsa pri lia preskaŭ eksigo, kaj iliaj rilatoj gvidis al vizitoj, prezento de ŝi al al la "Premio de Nacia Servo" kaj nomigo de la "Observatorio Isabel K. Williamson" en ŝia honoro[1].

De la komenco de la 1990-aj jaroj, li aktive observis la kometojn kaj malkovris 22 el ili, jen sole, jen kun la geedzoj Eugene M. kaj Carolyn S. Shoemaker. Li kunmalkovris 41 asteroidojn kun la geedzoj Shoemaker, Henry E. Holt, T. Glinos kaj W. Levy. Du rimarkindaj malkovroj estas la kometo Shoemaker-Levy 9, kiu alfrapis Jupiteron en 1992, kaj la marsa troja asteroido 5261 Eureka.

David H. Levy verkis 34 libroj, plejparte pri astronomia temo, kiel The Quest for Comets (La serĉo de Kometoj) ; la biografio de Clyde Tombaugh aŭ "Shoemaker by Levy" omaĝo al Eugene M. Shoemaker. Li verkis artikolojn en Sky & Telescope, Parade, Sky News kaj Astronomy.

La 28-a de februaro 2010, li ricevis doktorecon de filozofio de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kun disertaĵo : "The Sky in Early Modern English Literature - A Study of Allusions to Celestial Events in Elizabethan and Jacobean Writing, 1572-1620"[2] (La ĉielo en la frua moderna angla literaturo - Studo pri aludoj al ĉielaj eventoj en la Elizabetaj kaj Jakobeaj verkoj, 1572 -1620)

Li nune vivas en Vail, (Arizono, Usono). Li kaj lia edzino partoprenis al serio da paroladoj ĉe interreto pri astronomio ; tiu serio finiĝis la 3-an de februaro 2011 ; arĥivoj[3] estas konsulteblaj.

Li paroprenis al la koncepto de teleskopo kiu ricevis la nomon "David H. Levy Comet Hunter"[4] (Kometa Ĉasilo David H. Levy).

Malkovraĵoj redakti



Honoroj redakti

Li estis honorigita per:

Oni donis lian nomon al la asteroido 3673 Levy[8].

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti