David Icke

David Vaughan ICKE (prononcata ajk), naskita la 29-an de aprilo 1952, estas brita verkisto kaj publika preleganto kiu dediĉadis sin ekde 1990 al esplorado de "kiu kaj kio vere regadas mondon." Profesia futballudisto kaj televida prezentisto de sportoj, li estas aŭtoro de 20 libroj kiuj klarigas liajn ideojn.

David Icke
Persona informo
David Icke
Naskonomo David Vaughan Icke
Naskiĝo 29-an de aprilo 1952 (1952-04-29) (71-jaraĝa)
en Leicester, Anglio
Lingvoj brita anglaangla vd
Loĝloko Ryde vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo sporta ĵurnalisto • futbalisto • verkisto • nifologo • teoriisto de konspiroj • aktivisto kontraŭ vakcinoj • televida prezentisto • entreprenisto vd
Aktiva dum 1983– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Icke argumentas ke li evoluigadas moralan kaj politikan mondrigardon kiu kombinas novepokan spiritualismon kun pasia kondamno de tio kion li vidadas kiel totalismajn tendencojn en la moderna mondo.

Ĉe koro de teorioj de Icke estas la vido ke la mondo estas regadata de sekreta grupo nomata la "Tutmonda Elito" aŭ "Iluminatoj" kiu ligiĝis al La Protokoloj de la saĝuloj de Ciono. En 1999, li publikigis libron titolitan "La Plej Granda Sekreto", en kiu li skribis ke "Iluminatoj" estas raso de reptiliaj homoidoj, kaj ke multaj eminentuloj estas reptiliaj, inkluzive George W. Bush, Reĝino Elizabeto la 2-a, Kris Kristofferson kaj Boxcar Willie.