David J. Asher

brita astronomo

David J. ASHER (naskiĝis en 1966 en Edinburgo) estas brita astronomo, lia ĉefa intereso estas la orbitoj kaj dinamikoj de la kometoj kaj meteoroidoj.

David J. Asher
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (58-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
TTT
Retejo https://www.cantab.net/users/davidasher/
vdr
Asteroidoj malkovritaj : 10
9084 Achristou 3-a de februaro 1995
10369 Sinden 8-a de februaro 1995
12395 Richnelson 8-a de februaro 1995
15834 McBride 4-a de februaro 1995
16693 Moseley 26-a de decembro 1994
22403 Manjitludher 5-a de junio 1995
26891 Johnbutler 7-a de februaro 1995
37678 McClure 3-a de februaro 1995
42531 McKenna 5-a de junio 1995
58345 Moomintroll 7-a de februaro 1995

Li studis matematikon en la Universitato de Kembriĝo kaj ricevis doktorecon pri astrofiziko de la Universitato de Oksfordo en 1992. Li poste ricevis magistron de la departemento pri artefarita intelekto de la Universitato de Edinburgo (1993)

Li tiam iris en Aŭstralion por laboris dum du jaroj en la Angla-Aŭstralia Observatorio (1993 - 1995) kaj poste en la Nacia Observatorio de Japanio kaj en la Observatorio Kiso (1996-1997). Li daŭris labori en Japanio ĝis 1998.

De 1998 li laboras en la Observatorio de Armagh (IAU kodo 981) en Nord-Irlando.[1]

Li estas konata pro sia esploro pri meteoroj, kiun li kondukis kun Robert H. McNaught . En 1999 kaj 2000, ili precize taksis la momenton, kiam la meteorfluo Leonidoj atingas sian maksimumon kaj la intenson de ĉi-tiu maksimumo.

Li malkovris 10 asteroidojn inter 1994 kaj 1995[2] laŭ Minor Planet Center, kaj la asteroido 6564 Asher[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti