Davida arbustosilvio

La Davida arbustosilvioSiberia arbustosilvio (Bradypterus davidi) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Davida arbustosilvio
Davida arbustosilvio
Davida arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. davidi'
Bradypterus davidi
(J. D. D. La Touche, 1923)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas malgranda birdo bruna subre kaj sablokolora sube kun tre markata malhela punkteco en brusto. La kruroj estas iom ruĝecaj.

Ĝi estas migranta specio longdistance. Ili reproduktiĝas en relative ampleksa teritorio en la tajga zono de Rusio kaj nordorienta Ĉinio el suda Hejlongĝjango suden al suda Hebejo kaj vintrumas el suda Ĉinio suden al norda Tajlando. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj. Ĝi estas konsiderata surloke komuna en taŭgaj areoj kaj en la reprodukta teritorio kaj en la vintrejoj (ĉefe en Tajlando, Birmo kaj norda Laoso). Tiu specio reproduktiĝas en arbustaro ĉe rojoj aŭ riveroj kaj en arbarklarejoj de tajga arbaro ĝis 1,200 m super marnivelo (del Hoyo et al. 2006). For de la reprodukta sezono ĝi troviĝas en vario de arbustaraj aŭ makisaj habitatoj de malaltaj teroj kaj montetoj.

Iam la specio estis konsiderata samspecifa kun la B. thoracicus, sed diferenciĝas laŭvoĉe, morfologie kaj pro la migranta kutimaro; ambaŭ probable renkontiĝas en centra Ĉinio (Siĉuano). Proponita raso shanensis, priskribita el specimenoj de vintraj teritorioj (Birmo), nuntempe estas konsiderata kiel indika al suschkini, kun kiu foje sinonimas; karakteroj de stresemanni, priskribitaj el sudorienta Rusio (Amuro), falas ene de la varigamo de la nomiga.

Oni agnoskas du subspeciojn. Nome suschkini (Stegmann, 1929) - reproduktiĝas en suda kaj centra Siberio el Altajo orienten al sudokcidenta Transbajkalo; vintrumas en sudorienta Azio (probable Birmo kaj Tajlando) kaj nomiga davidi (La Touche, 1923) - reproduktiĝas en sudorienta Rusio (sudorienta Transbaikalo orienten al okcidenta Amuro) kaj nordorienta Ĉinio (suden al norda Hebejo); vintrumas en sudorienta Azio (probable norda Hindoĉinio).

Referencoj redakti

P.D. Round & V. Loskot, A reappraisal of the taxonomy of the Spotted Bush-Warbler Bradypterus thoracicus en Forktail 10 (1995): 159-172