Davina Michelle
Michelle Davina Hoogendoorn (naskiĝis la 12-an de novembro 1995),[1] konata per la artistnomo Davina Michelle, estas nederlanda kantistino kaj aktivis je Jutubo. Ŝi vivas en Zwijndrecht. Ŝia kanto "Duurt Te Lang" (Daŭras tro longe) atingis la unuan lokon en la Nederlanda Pinto 40, la Mega Pinto 50 kaj la Nederlanda Unuopaĵo Pinto 100.
Davina Michelle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Michelle Davina Hoogendoorn |
Aliaj nomoj | Davina Michelle |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1995 (28-jaraĝa) en Roterdamo |
Lingvoj | nederlanda • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | kantisto • jutubisto • televida produktoro • komponisto |
TTT | |
Retejo | https://davinamichelle.com |
Kariero redakti
En 2016, Hoogendoorn partoprenis en la kvina sezono de Idols. Dum ŝia aŭdicio, ŝi kantis l "Nobody's Perfect" (Neniu estas perfekta) de Jessie J, post kio ŝi pluiris al la teatra parto kaj la dueta parto, kie ŝi ne trapasis.[2]
P!NK redakti
En decembro 2018 dum la RTL Late Night: kun Twan Huys oni sciigis ke Davina Michelle aperos en la antaŭprogramo de la usona kantistino P!nk sur la Malieveld en Hago Nederlando.
Diskoj redakti
Albumo redakti
- 2020 – My Own World
Unuopaĵoj redakti
- 2018 – Duurt te lang
- 2019 – Skyward
- 2019 – Hoe het danst (kun Marco Borsato kaj Armin van Buuren)
- 2019 – Better Now
- 2020 – Beat Me
- 2020 – 17 miljoen mensen (kun Snelle)
- 2020 – My Own World
- 2021 – Big Brother (kun Woodie Smalls)
- 2021 – Nobody Is Perfect
- 2021 – Sweet Water
Eksteraj ligiloj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Biografie. Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita 13-a de decembro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita 2019-06-14.
- ↑ Kandidaten Idols vechten zich naar liveshow op Bali (nederlande) (4-a de majo 2016). Alirita 12-a de decembro 2018.