Davtaŝeno (armene Դավթաշեն) estas unu el la 12 distriktoj de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Ĝi havas 671 hektarojn, situas nordokcidente de la urbo kun ĉirkaŭ 40.400 loĝantoj. La distrikto dividiĝas en du kvartalojn: Davtaŝeno kaj Nareko (fondita inter 1946 kaj 1948 de la repatriigitaj armenoj el Sirio, Libano,Egiptio, Irano, Irako kaj Grekio).

Ĝiaj koordinatoj estas 40° 12′ 57″ N 44° 28′ 52″ O / 40.21583 °N, 44.48111 °O / 40.21583; 44.48111 (mapo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti