Deŭkaliono (helene Δευκαλίων) estis filo de Prometeo kaj Pronojo.

Deŭkaliono
Deŭkaliono kaj Pirro laŭ versio de Metamorfozoj de Ovidio
Deŭkaliono kaj Pirro laŭ versio de Metamorfozoj de Ovidio
rolulo de helena mitologio • legendary progenitor
Informoj
Sekso vira
Patro Prometeo
Patrino Klimena
Gefratoj Fedro
Edzo/Edzino Pirro
Infanoj HelenoAmfiktiono • Amphictyon • Pandora • Orestheus • Thyia • Melantho daughter of Deucalion • Protogeneia • Haemone • Candybvs • Pandora
vdr

Kiam Zeŭso furioziĝis pro la impertinento de la Pelasgoj, li decidis fini la bronzepokon per la diluvo. La decidiga fakto estis la agado de Likaono, reĝo de Arkadio, kiu oferis knabon al Zeŭso. Tio estis malpermesata, komplete nekonvena kaj krome abomeninda.

Tial Zeŭso elvokis diluvon, pro kio la riveroj fluis torente kaj la maro fluis rapide trans la bordo, englutante la montodorsoj kun ŝaŭmo kaj lavis tuton pure.

La titano Prometeo avertis sian filon Deŭkaliono, kiu tiam regis la regionon Ftiotido, pri tiu danĝero. Deŭkaliono konstuis arkeon kaj proviantis zorgeme (neniuj bestoj estis savitaj en tiu mito), tiel li kaj sia edzino Pirro estis, post naŭ tagoj, la solaj homoj kiuj postvivis.