Deŭsto

distrikto de Bilbao, Hispanio

Deŭsto, (hispane Deusto, eŭske Deustu) estas la Distrikto numero 1 koresponda al la administraj divizioj de Bilbao, ĉefurbo de la provinco Biskajo (Eŭskio, Hispanio). Ĝi havas 48 933 loĝantojn kaj areon de 4,95 km², kvankam la loĝejaj areoj okupas nur 3,19 km², dum la cetera tereno estas la deklivaro de al montoj Arĉando kaj Banderas. Ĝi estas dividata en la kvartaloj Arangoiti, Ibarrekolanda, San Ignacio-Elorrieta kaj San Pedro de Deusto-La Ribera (Zorrozaurre).[1] La antaŭpreĝejo (domaro ĉirkaŭ preĝejo) nome San Pedro de Deusto estis sendependa municipo ĝis la 1a de januaro 1925, kiam la provinca ĉefurbo aligis ties areon por pluigi sian etendon.

Deŭsto
Districts of Bilbao • elizate

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 48 146  (2022) [+]
Loĝdenso 9 726 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N, 2° 57′ U (mapo)43.272222222222-2.9458333333333Koordinatoj: 43° 16′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Areo 4,95 km² ( 495 ha) [+]
Deŭsto (Biskajo)
Deŭsto (Biskajo)
DEC
Deŭsto
Deŭsto
Situo de Deŭsto
Deŭsto (Bilbao)
Deŭsto (Bilbao)
DEC
Deŭsto
Deŭsto
Situo de Deŭsto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deusto [+]
vdr
Konstruaĵo "El Tigre" (La Tigro), simbola loko.

La distrikto estas regione konata kiel zono de studenta etoso,[2] ĉar estas sidejo de la Fakultato de Ekonomio kaj Entreprenaj Sciecnoj de la Eŭska Universitato, de la Oficiala Lingvolernejo kaj, speciale, de la Universitato de Deusto, krom de aliaj lernejoj.

Notoj redakti

  1. «Plano Callejero». Ayuntamiento de Bilbao. Konsultita la 27an de aprilo 2020.
  2. Nora Arriola (1a de decembro 2007). bilbao.net, eld. «Deusto, república independiente». Konsultita la 27an de aprilo 2020.

Vidu ankaŭ redakti