De Gentenaar estas nederlandlingva flandra gazeto kiun same kiel De Standaard kaj Het Volk eldonas la Vlaamse Uitgeversmaatschappij. Temas pri populara gazeto kiu multe informas pri la regionoj kaj pri sporto. Ĝi ekzistas jam de la jaro 1878.

De Gentenaar
gazeto
Ĝenro populara
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Bruselo
Publikigisto VUM
Ĉefredaktisto -
Establodato -
Lingvoj

nederlanda

Eldonkvanto 200 000
ISSN -

Retejo http://www.gentenaar.be
vdr

Antaŭ kelkaj jaroj la Vlaamse Uitgeversmaatschappij decidis kunigi la redakciojn de De Gentenaar kaj Het Nieuwsblad. Estas apenaŭ diferencoj inter la eldonoj, krom eble dum la Gentaj Festoj, kiam oni multe raportas en ĝi pri la loka Genta stratfestivalo.

La ĉiutaga vendo atingas (kune kun Het Nieuwsblad) laŭ la CIM proksimume 200.000 ekzempleroj.

Eksteraj ligiloj redakti