De Standaard estas nederlandlingva flandra gazeto. Kune kun De Morgen kaj De Tijd la ĵurnalo apartenas al la tri tiel nomataj 'kvalitaj gazetoj' de Flandrio.

De Standaard

emblemo

periodaĵo • gazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Bruselo
Publikigisto VUM
Ĉefredaktisto -
Establodato 1918
Posedata de Corelio vd
Lingvoj

nederlanda

Eldonkvanto 95 000
ISSN -

Retejo http://www.standaard.be
vdr

'De Standaard' unue aperis en la jaro 1918 kaj ekde la komenco sekvis flandran direkton. Ideologie la gazeto dum longa periodo estis la parolkomisiito de katolika Flandrio. Politike ĝi en la pasinteco subtenis la Kristo-Demokrata partio. En la 90-aj jaroj De Standaard forigis la devizon AVV-VVK ("Alles voor Vlaanderen, Vlaanderen voor Kristus" - 'ĉio por Flandrio, ĉio por Kristo') de sia frontpaĝo. La gazeto ekde tiam estas malferma por ĉiaj diversaj vidpunktoj. Ĝi aperas ekde mallonge je formato tabloida kaj havas diversajn ĉiusemajnajn aldonaĵojn.

De Standaard ankaŭ havas pli popularan frateton: Het Nieuwsblad, kiu pli atentas regionajn novaĵojn kaj sporton.

Nombro de legantoj redakti

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, De Standaard havas ĉiutage 317.600 legantojn. Tio estas 6,6% pli ol dum la pasinta enketo.