Death (esperante: morto) estas usona grupo pri mortmetalo originita de Florido, Usono. Ĝi estis kreita en 1983 kaj estas konsiderita unu el la plej gravaj kaj disvastigemaj de tiu ĉi muzikstilo. Sia ĉefkantisto kaj gitaristo Chuck Schuldiner estis unu el la pioniroj en la uzado de la gorĝa voĉo. Li estas tre respektata muzikisto ene de la metala muziko medio, kaj multege da grupoj pri metalo havas influon de la muziko kaj tekstoj de Death.

Death
Persona informo
TTT
Retejo http://www.emptywords.org
vdr
Death en 1989

Biografio redakti

Eko redakti

La grupo estis kreita en 1983 kun la nomo Mantas, kaj estis samtempula de mortmetalaj grupoj kiel Morbid Angel kaj Possessed, kiuj kune difinis la stilon.

Partoprenatoj redakti

Unue, Schuldiner ludis kun la tamburisto kaj kantisto Barney Lee (konata kiel Kam Lee) kaj kun la gitaristo Rick Rozz, kaj kun tiu bandformo la montradisko Death by Metal estis lanĉita en 1984. La nomo de la grupo estis, tiam, ŝanĝita al la nomo Death.

La lasta formo de la grupo estis: Chuck Schuldiner,Scott Clendendin, Shannon Hamm kaj Richard Christy.

Diskaro redakti

  • Scream Bloody Gore (1987)
  • Leprosy (1988)
  • Spiritual Healing (1990)
  • Human (1991)
  • Individual Thought Patterns (1993)
  • Symbolic (1995)
  • The Sound of Perseverance (1998)