Debora (Biblio)

profetino en la Libro de Juĝistoj en la Biblio

Biblia DeboraDvoraDebora (hebree דְּבוֹרָה, kiu signifas abelo) estas, laŭ la biblia libro de Juĝistoj, profetino,kaj la unika virino de la “Bibliaj juĝistoj". Ŝi praktikas tiun rolon laŭlonge 40 jarojn ĉirkaŭ ekde 1160 a.K. ĝis 1121 a.K.

Debora
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de la Jubileoj
Juĝistoj
Informoj
Sekso ina
Religio Moseismo
Okupo pacjuĝisto
Edzo/Edzino Lapidoth
vdr
Gustave Doré, Debora

Biblia rakonto redakti

La historio de Debora estas rakontata du fojojn en du malsamaj ĉapitroj, en la 4-a kaj en 5-a la unua estas proze verkita, la dua kantike formita kaj estas, kutime, juĝata de spertuloj, kiel unu el la plej antikvaj ekzemploj de hebrea poezio. Tiu kantika formo estus aranĝita en la 12-a jarcento a.K., nome malmulte poste la okaziĝo de la eventoj rakontataj. Krome ĝi estas unu el la unuaj priskriboj pri virino en la heroa rolo.

En la Biblio estas konitaj malmultaj elementoj de la privata vivo de Debora: ŝi estis edzino de certa Lappidot kaj praktikis sian juĝista rolon sub palmo kiu troviĝis en Rama kaj Betel. (4, 4-5).

Ŝi kunvokis Barak al li ordonante krei armeon formitan de tribanoj de la triboj de Neftali kaj de Zabulon por venki kontraŭ la Kanaananoj de Sisera, juna kondotiero dungita de la reĝo Iabin: krome ŝi “profetis”, nome ordonis ke la honoro propramane mortigi Siseran ne apartenu al Barak sed al virino.

Barak venkobatis Siseran kaj tiu serĉis azilon ĉe Giaele, edzino de de certa Eber. La virino gastigis la forkuranton kaj diponigis por li liton, sed post kiam Sisara ekdormis lin trafis ĉe la tempio per rungo. En la poma versio, male, Sisara estis mortigita sendorma kaj staranta. La kantiko konkludiĝas per la lamento de la patrino de la kondotiero, ankoraŭ nescianta pri la okazintaĵo.

Tiu venko implicas la kompletan malvenkon de la kanaanana reĝo kaj ties morto. La paco tiam regis laŭlonge 40 jaroj en la Izraela Lando.

Kuriozaĵo redakti

“5 La montoj fluis antaŭ la Eternulo, [Tiu Sinaj] antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael. (Juĝistoj 5, 4) Preninte ideon el tiu versego de la poemo parolanta pri Debora, oni difinis numero de Debora sendimensian numeron, uzatan en la mezuro de fluidaĵoj de la materialoj. La iniciatinto estis la juda scienculo Markus Reiner.

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA [1] itallingve.

Vidu ankaŭ redakti

 
Loko, najbare de Kedesh, dediĉita al Barak aŭ al Debora