Decimo (hispane décima) estas en literaturo dekparta formo de strofo.

Aparte la hispana literaturo flegis la decimon. El la tri formoj de la hispana decimo la décima espinela estas la plej sukcesa - ĝin tiel nomis Lope de Vega laŭ Vicente Espinel. Dek versoj el pokaze ok silaboj de la hispana decimo dispartiĝæs sur du kvartetoj, kiuj estas ligitaj per du pontaj versoj en la mezo. La rima skemo estas abba ac cddc. Por ke la du kvartetoj ne disfalas en du kvinliniaĵojn, eblas rimi la pontoversoj laŭ inversa sinsekvo, por pli bone kruci la formaĵon (rimskemo abba ca cddc). Cervantes verkis ankaŭ decimojn laŭ la formo abab ac cddc. Ekzemplo por decimo en teksto de kuba rumbo:

Hace tiempo que quisiera
una décima cantar
en la rumba y gozar
su cadencia placentera
que proviene de la era
de Calderón de la Barca
y que luego se embarca
al gran mundo pan hispano
donde se hable el castellano
la espinela es monarca
Rekantaĵo:
Que la vida es sueño, y los sueños sueños son.

Literaturo redakti

  • Hans-Dieter Gelfert: Einführung in die Verslehre. Reclam 1998, p. 118 sj.

Vidu ankaŭ redakti

Decimo (muziko)

Eksteraj ligiloj redakti