Lau la helena mitologio, Dedalo estis la plej granda artisto en Grekio. Lia plej bona lernanto estis Taliso, filo de fratino de Dedalo. Foje, Dedalo ekaŭdis interparolon de du laboristoj, kiuj interkverelis pri kiu estas pli bona artisto, ĉu Dedalo ĉu Taliso. Ambaŭ laboristoj konsentis, ke Taliso estas pli bona, kaj tio kolerigis Dedalon, kiu decidis mortigi Talison. Okazis, ke li ĵetis lin malsupren de alta roko, sed li ne trovis la mortan korpon sub la roko. Diino Atena kaptis Talison kaj ŝanĝis lin en birdon. Dedalon ili ekvidis kaj li estis kondamnita. Sed li forkuris kun sia filo Ikaro al Kreto, kie regis Minoo. Dedalo tie konstruis grandegan labirinton, kiu utilis kiel malliberejo por Minotaŭro. Li volis poste reveni hejmen, sed nenia ŝipo tien alnavigaciis. Tiam Dedalo trovis inspiron en la flugo de birdoj, kaj li konstruis du parojn da flugiloj kungluitaj per vakso kaj ligitaj per ŝnureto.

Dedalo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo arkitekto
Patro Cristinel Lucan
Patrino Iphinoe
Gefratoj Perdix • Metiadusa
Edzo/Edzino Naucrate
Infanoj Ikaro
vdr

Laŭ Palaifato, Dedalo estis la unua skulptisto, kiu faris statuojn kun aparte metitaj piedoj, ne laŭ la tiama kutimo kun kunigitaj kruroj kaj piedoj. Tio donis la impreson, ke la statuo estas en moviĝo; pro miskompreno ekestis la onidiro, ke Dedalo kreis moviĝantajn statuojn[1].
Aldone, la verkisto ankaŭ malkonsentas pri la onidiro ke Dedalo konstruis[2] lignan taŭron por Pazifao.

Notoj redakti