Defenda linio Arpado

La defenda linio Arpado aŭ la Arpad-linio (Árpád-vonal en la hungara) estis aro de defendaj instalaĵoj en la orientaj Karpatoj, dum la 2-a mondmilito.

Parto de fortikaĵo el la 2-a mondmilito

Ĝi etendiĝis de la Uĵoka montpasejo ĝis la Ojtoza intermonto: de Ungvár ĝis Kézdivásárhely, Sepsiszentgyörgy. La defenda linio celis helpi kontraŭ atakoj de la rumanaj kaj sovetaj trupoj.

La imago estis, ke plimulto de karpataj valoj estas nord-surd-direkta kaj nur kelkaj estas trapaseblaj el direkto de oriento. La hungaroj pensis, ke ili devas defendi nur tiujn kelkajn orientajn-okcidentajn valojn. La linio estis serio de fermitaj, fortikigitaj valoj.

La defenda linio sukcese kontraŭstaris la sovetajn atakojn dum somero de 1944, sed la sovetoj preterpasis la Karpatojn kaj de sudo atakis kaj okupis Hungarion tra la Granda Ebenaĵo. Tamen dum la kontraŭstaro la hungaroj sukcese forlasis Transilvanion, tial la tiea armeo ne estis ĉirkaŭbrakumita.

Libro redakti

SZABÓ József János: Az Árpád-vonal (2002) [1] Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti