Deformaĵo (sona efekto)

Deformaĵo (angle overdrive) estas sona efekto, kiun oni atingas per akra limigo laŭ amplitudo. Rilata aparato por produkti deformitan sonon nomiĝas deformilo.

Deformilo Boss DS-1
Blue prezentita la origina sinusoido, flava estas superŝarĝo, ruĝa estas deformaĵo

Principo redakti

Superŝarĝo kaj deformaĵo funkcias simile: ambaŭ estas limigo de sona signalo laŭ amplitudo. Ĉe superŝarĝo tiu limigo estas milda. Tio signifas, ke la pintoj de sinusoido oni tranĉas ne per rekta linio, sed per pli glata rondaĵo. Ĉe deformaĵo la limigo estas akra, oni simple fortranĉas la pintojn.

Historie la deformaĵo aperis kiam la eniro de amplifilo ricevis signalon kun tro alta amplitudo. Kaj transistoraj, kaj valvaj amplifiloj fortanĉas la pintojn de sinusoido, kiam ricevas tro fortan signalon. La sono tiam fariĝas "deformita" ("metala" kaj "raŭka"). En modernaj muzikiloj tiun efekton faras specialaj aparatoj.

Plej ofte oni uzas superŝarĝon kaj deformadon por transformo de elektrogitara sono.

Pro «milda» limigo ĉe superŝarĝo la eliga signalo ŝanĝiĝas depende de nivelo de la eniga signalo. Do dum uzo de superŝarĝo ĉe gitaro la ŝanĝo de sono dependas de forto de frapo de kordoj. La deformado ŝanĝas la signalon sendepende de ĝia amplitudo.

Aparataro redakti

Oni faras Gitaraj «deformiloj» plej ofte kiel pedalo de efektoj:

Vidu ankaŭ redakti