Deganja

Deganja (hebree דגניה) estas nomo de du kibucoj en norda Israelo, kiuj situas sude de la Genezareta lago, proksime al defluo de rivero Jordano.

Deganja
kibuco • Conquest Group
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 534  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 42′ N, 35° 34′ O (mapo)32.708135.574897222222Koordinatoj: 32° 42′ N, 35° 34′ O (mapo) [+]
Alto −200 m [+]
Horzono Israela Norma Horzono [+]
Deganja (Israelo)
Deganja (Israelo)
DEC
Deganja
Deganja
Situo de Deganja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Degania Alef [+]
vdr
Panoramo de Deganja (meze Deganja Bet, supre maldekstre Deganja Alef)
Mapo de Israelo. Deganja estas je suda rando de lago, montrita en dekstra duono de la mapo, proksime de tie kie el ĝi defluas la rivero.

Se oni parolas simple pri "Deganja", tiam oni plej ofte aludas je Deganja "A" (kiel "Alef"). Deganja A estas la plej malnova israela kibuco, kaj tiel antaŭulo, modelo por ĉiu posta komunumaj setlejoj. Ĝin fondis en 1909 rusaj enmigrantoj, kiuj poste apogis eĉ fondon de aliaj kibucoj. Antaŭ fondo de la israela ŝtato, Deganja estis grava defendejo. Dum la batalo por la sendependeco en 1948, la judoj provis haltigi la siriajn fortojn ĉe tiu loko.

Deganja A estas konata kiel naskiĝloko de la israela generalo kaj politikisto Moŝe Dajan.

Deganja "B" (kiel "Bet") estiĝis en 1920 en proksimo de la pionira kibuco, pro la membrokresko de la iama setlejo.