Deguĉi Kjotaro

japana esperantisto

Deguĉi Kjotaro (出口 京太郎 [Deguĉi kjotaro]; Hepburn:DEGUCHI Kyotaro; Kunrei:DEGUTI Kyotaro; naskiĝis en 1936) estas japana esperantisto kaj honora membro de UEA (2002).

出口 京太郎
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1936 (1936-03-22) (88-jaraĝa)
en Ayabe
Lingvoj Esperantojapana
Nacieco Japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater School of Humanities and Social sciences, Waseda University
Familio
Patro Hidemaru Deguchi
Patrino Naohi Deguchi
Frat(in)o Kiyoko Deguchi
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kiam li estis juna, li faris esperantistan mondvojaĝon kaj estis la unua aziano, kiu gajnis premion en la kongresaj aŭtoraj oratoraj konkursoj, kio kuraĝigis aliajn azianojn partopreni. Lia libro pri la tiama mondvojaĝo estis tradukita al la japana kaj la angla. Kiel prezidanto de Esperanto-propaganda Asocio de Oomoto li daŭre subtenas la movadon lande kaj internacie, kaj rekte esperantistigis kelkajn nunajn influajn movadanojn. Li multe klopodis por ke ekestu subteno al Esperanto fare de religiaj gvidantoj tra la mondo, kaj ne laste, li estis la iniciatinto de la Premio Deguĉi, kiu kuraĝigas esperantistojn ĉiujare agadi por Esperanto.

Verkoj redakti

Japane redakti

Referencoj redakti