Dek plagoj de Egiptujo

La dek plagoj de Egiptujo (aŭ simple egiptaj plagoj) helpis - laŭ Eliro, dua libro de Moseo en la Malnova Testamento de la Biblio - Moseon por ke la judoj sukcese eskapu la egiptan sklavecon. La dek plagoj:

  1. la riveroj iĝis sangoj (ruĝaj), mortis la fiŝoj
  2. ranoj inundis Egiptujon
  3. pikmuŝoj
  4. fiinsektoj
  5. besta pesto nur je la egiptaj brutoj
  6. abscesoj kovras la homan, bestan haŭton
  7. hajlo detruas plimulton de la fruktoj
  8. akridoj
  9. tritaga mallumeco
  10. mortis ĉiu unuenaskito da egiptanoj, brutoj

Ebla scienca klarigo redakti

Laŭ kelkaj sciencistoj, la plagoj okazis en la Nil-delto, kie oni trovis pruvaĵojn en restaĵoj de la praa urbo Avaris (Hut-waret), kiu urbo estis ĉefurbo de Egiptujo dum regado de Ramseso la 2-a, en 1279-1213 a.K. Laŭ la arkeologiaj trovitaĵoj, la urbo estis forlasita antaŭ ĉ. 3000 jaroj. Tiutempe la loka klimato ŝanĝiĝis de humida al seka, laŭ esploro de la kavernaj stalagmitoj (gutoŝtono).

Laŭ Augusto Magini -klimatologo de la Hajdelberga universitato -, ekde regadfino de Ramseso, draste sekiĝis la klimato kaj tio havis seriozajn sekvojn.

Pro la sekiĝo, Nilo iĝis malrapida, ŝlima rivero, kies akvon kolorigis al ruĝa la venena akva algo (Oscillatoria rubescens). Laŭ fakuloj, la algoj kaŭzis la 2-4-aj plagojn, ĉar la venena akva organismo devigis la ranojn forlasi siajn vivlokojn. Plimulto da ili formortis, tiel ĉesis unu grava natura konsumanto de la insektoj. La plimultiĝantaj insektoj rapide disvastigis diversajn malsanojn kaj malsaniĝis bestoj, homoj.

Oni klarigas la 7-9-aj plagojn al erupcio de la vulkano Santorini. La lastan plagon la scienco ne povas klarigi, kelkaj supozas ke la novnaskitoj unuafoje prenis el fungoinfektita greno. La lasta plago estas komprenebla nur simbole, ke la judoj mem plenumis deziron de Dio, kaj murdis ununaskitojn por premi la egiptan faraonon lasi ilin libere foriri.

Multaj asertas, ke la bibliaj plagoj ne estas klarigeblaj per scienco, tio estas akceptebla nur simbole.