La Dekemvriana ("Decembraj okazaĵoj", en moderna greka: Δεκεμβριανά, dekemvrianá) estas termino kiu referencas al serio de kontraŭstaroj okazintaj en Ateno, Grekio, inter la 3a de decembro 1944 kaj la 11a de januaro 1945, en kiu partoprenis la komunismaj movadoj de la Greka Rezistado (EAM-ELAS, kaj KKE) unuflanke kaj la brita armeo aliflanke, helpanta al la greka registaro, la nacia polico kaj milico de ekstrema dekstro, nome la organizo X [ĤI] de la kolonelo Georges Grivas.

Dekemvriana
batalo
Komenco 3-a de decembro 1944 vd
Fino 11-a de januaro 1945 vd
Lando(j) Grekio vd
vdr
Soldatoj de la 6a skota bataliono de paraŝutistoj en surstrata batalo kontraŭ la ELAS (Ateno, 6a de decembro 1944).

Tiuj kontraŭstaroj estis la rezulto de pluraj monatoj de tensio inter la ĉefa rezistomovado kaj la greka registaro, reveninta el ekzilo post la eliro de la germanoj en oktobro 1944. La EAM dekomence estis akceptinta partopreni en koalicia registaro, sed nesupereblaj diverĝoj kun la burĝaj partioj kondukis ĝiajn ministrojn al demisio. La 3an de decembro, okazis enorma manifestacio pro-EAM en la urbocentro de Ateno; pro ordonoj de sia estro Angelos Evert, la polico pafis sur la manifestaciantoj, kaj faris 28 mortintojn kaj 148 vunditojn. Tiu masakro eksplodigis malferman konflikton inter la EAM kaj la brita armeo, estrita de la generalo Ronald Scobie. La bataloj restis limigitaj en Ateno. En la cetero de la lando, malgraŭ la tensia etoso, ne estis armita kontraŭstaro. La okazaĵoj de decembro finis post la malvenko de la EAM kaj ĝia unuflanka senarmigo kadre de la interkonsento de Varkiza.

Tiu malvenko estis forta frapo po la EAM kaj estis sekvita de periodo de «blanka teroro» kiu kontribuis al eksplodigo de la enlanda milito de 1946.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jelavich, Barbara (1999). History of the Balkans. Twentieth century. Cambridge University Press. p. 476. ISBN 0521274591.