Dekreto

Dekreto (el la latina: decretum, decido) estas oficiala ordono de plej supera ŝtata reganta povo (kontraste al leĝo). Multaj konstitucioj permesas dekreton en krizostato, kio liveras akrajn debatojn pro la neregulara estig-proceso. Ekzemploj por dekretoj: Papa dekreto, Dekretoj de Beneš, Executive Order de la Prezidanto de Usono, Edikto, Ukazo.

Belgio redakti

En Belgio dekreto estas nomo de leĝo, en formala signifo, al estrara nivelo de la komunumoj kaj de plejparte de la regionoj. La Flandra Komunumo, la Franclingva Komunumo, la Germanlingva Komunumo kaj la Franclingva Komunumkomisiono (en Bruselo) rajtas promulgi dekretojn.

Sur la tereno de la regionoj la situacio estas iome pli kompleksa. La Flandra Regiono kaj la Valona Regiono proklamas dekretojn surbaze de artikolo 134 de la Konstitucio kaj de la Eksterordinara Leĝo pri la Ŝtata Reformo. Kontraŭe en la Brusela Ĉefurba Regiono ne estas proklamataj dekretoj, sed ordonoj, surbaze de artikolo 134 de la Konstitucio kaj de la Eksterordinara Bruselo-Leĝo. Ili diferencas de dekretoj pro la eblo de kontrolo pere de la Juĝista Povo kaj pro la eblo por la Federacia Registaro interveni rilate certajn aferojn.

Francio redakti

Ankaŭ en Francio oni konas dekretojn kiel leĝdonaj aktoj. Tie oni indikas kun tiu termino la leĝdonantajn aktojn kiujn promulgas la registaro. Tiuj estas tre multnombraj en Francio, ĉar tie la registaro posedas supermezurajn leĝdonantajn povojn.

Germanio redakti

En la germana traduko oni uzu tiurilate Dekret, ĉar la vorto Verordnung signifas ĝenerale jurakto, disdonita de registaro, ministerio aŭ alia administracio; la amplekson, kiun povas reguligi Verordnung estas precize indikita per leĝo aŭ konstitucio. Ankaŭ la germana vorto EU-Verordnung ne temas pri "dekreto" sed estas tradukita per "Reglamento (Eŭropa Unio)".

Rusio redakti

Post la Rusa revolucio de 1917 oni nomis dekreto ( ruse : декрет [dekret] ) , ĉiun registaran proklamon kun grava signifo. Pli specifaj proklamoj estis nomataj ukazoj. Ambaŭ nomoj ĝenerale estis tradukitaj kiel 'dekretoj' ( kvankam la vorto ukazo estas mondvaste konata je pluraj lingvoj ). La konstitucio de la Rusa Federacio de 1993 nomas ukazon, prezidanta dekreto. Tiaj dekretoj estas formalaj leĝoj, sed ili ne povas ŝanĝi la konstitucion aŭ la regularon koncerne ekzistantaj leĝoj, aŭ leĝojn kiuj estas promulgitaj de la Federacia Asembleo de Rusio (Dumao kaj Federacia Konsilio de Rusio).

Eksteraj ligiloj redakti