Dekstra aŭtoritatemo

personeca trajto de submeto al aŭtoritato, konvenciemo, kaj malamikeco al nekonvenciemuloj

Dekstra aŭtoritatemo (DA) estas personeca kaj ideologia variablo, studata en politika, socia, kaj personeca psikologioj. Dekstraj aŭtoritatemuloj estas personoj, kiuj havas altan gradon da volonteco cedi al aŭtoritatoj, kiujn ili konsideras establitaj kaj legitimaj, kiuj fidele sekvas sociajn konvenciojn kaj normojn, kaj kiuj agas malamike kaj pune al tiuj, kiuj ne sekvas tiujn konvenciojn kaj normojn. Ili valoras unuformecon kaj favoras la uzon de grupa aŭtoritato, inklude perforto, por atingi ĝin.[1]

Historio redakti

La koncepton pri dekstra aŭtoritatemo enkondukis kanad-usona psikologiisto Bob Altemeyer en 1981.[2] kiel pliprecizigon de la teorio de la aŭtoritatema personeco, originita de la enketistoj el Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Theodor W. Adorno, Elsa Frenkel-Brunswik, Daniel Levinson, kaj Nevitt Sanford.[3] Post longa demandara enketado kaj statistika analizo, Altemeyer trovis, ke nur tri el la originalaj naŭ hipotezitaj komponaĵoj de la modelo interkorelaciis: aŭtoritatema cedemo, aŭtoritatisma agreso, kaj konvenciemo. Enketistoj tradicie supozis, ke ekzistis nur unu speco de aŭtoritatema personeco, kiu povus esti aŭ sekvanto aŭ gvidanto. La malkovro, ke sekvantoj kaj gvidantoj estas plej ofte malsamaj specoj de aŭtoritatemuloj, estas bazita je enketoj faritaj de Sam McFarland.[4]

Dekstra kaj maldekstra redakti

La adjektivo "dekstra" en "dekstra aŭtoritatemo" ne per si mem temas pri ies politiko, sed pri psikologiaj preferoj kaj personeco. Ĝi signifas, ke la persono tendencas sekvi la establitajn konvenciojn kaj aŭtoritatojn en la socio. Teorie, la aŭtoritatoj povus havi dekstrajnmaldekstrajn politikajn vidpunktojn.[5]

La dogmatisma skalo de Milton Rokeach estis frua klopodo mezuri puran aŭtoritatemon, ĉu maldekstra aŭ dekstra. La skalo estis zorgeme designita por mezuri rezistemon al novaj ideoj, sen rigardi ideologion. Tamen, enketistoj trovis, ke ĝi korelaciis kun Brita politika konservismo.[6] En simila linio de enketado, Philip Tetlock trovis, ke dekstraj kredoj estas asociitaj kun malpli multa integra komplekseco ol maldekstraj kredoj.[7]

Kvankam aŭtoritatemuloj en Norda Ameriko ĝenerale subtenas konservismajn politikajn partiojn,[8] tiu trovaĵo devas esti konsiderata en historia kaj kultura kunteksto. Ekzemple, dum la malvarma milito, aŭtoritatemuloj en Usono ĝenerale estis kontraŭkomunismaj, dum en Sovetio, ili ĝenerale subtenis la Komunisman Partion kaj kontraŭstaris kapitalismon.[9] Enketo el 2011 ja trovis ankoraŭ maldekstrajn aŭtoritatemulojn en Orienta Eŭropo.[10] Tiuj estas homoj, kiuj cedas al maldekstraj aŭtoritatoj, estas tre konvenciaj pri liberalaj vidpunktoj, kaj agresas kontraŭ homoj, kiuj kontraŭstaras maldekstran ideologion. Do aŭtoritatemuloj ĝenerale favoras la establitan vojon kaj kontraŭas socian kaj politikan ŝanĝojn. Sekve, eĉ politiko ordinare nomata "dekstra" aŭ "maldekstra" ne estas preciza. Dum Komunismo en Sovetio estas vidata kiel maldekstrisma, ĝi ankoraŭ inspiris la samajn respondojn. Plue, lastaj enketoj montras, ke politikaj progresemuloj povas montri la samajn kvalitojn de aŭtoritatemo, kiam oni demandas ilin pri konservismaj Kristanoj.[11]

Laŭ Karen Stenner, aŭstralia profesoro, kiu kleras pri aŭtoritatemo, rasismo kaj netoleremo, aŭtoritatemo estas malsama ol konservismo, ĉar aŭtoritatemo reflektas malemon al diferenco tra spaco (t.e., diverseco de homoj kaj kredoj en iu ajn momento), dum konservismo reflektas malemon al diferenco tra tempo (t.e., ŝanĝo). Konservistoj, laŭ Stenner, aprobus rasan diversecon, civilan liberecon, kaj moralan liberon tiom, kiom ili jam estas instituciigitaj, aŭtoritate subtenataj tradicioj, kaj sekve subtenas socian stabilecon. Konservistoj emas al aŭtoritatemo kiam publika opinio estas dividita kaj falis konfido pri publikaj institucioj, sed ĝenerale ili valoras stabilecon kaj certecon super pligrandiĝinta unuformeco. Kontraŭe, aŭtoritatemuloj, laŭ Stenner, deziras limigojn de diferenco eĉ kiam tio bezonus signifan socian ŝanĝon kaj nestabilecon.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Stenner, Karen (2009). “Three Kinds of Conservatism”, Psychological Inquiry, p. 142–159. doi:10.1080/10478400903028615. Alirita 2 June 2012.. 
  2. Altemeyer, B. (1981) Right-wing authoritarianism. University of Manitoba Press.
  3. Adorno, T. W., Frenkel-Brunswik, E., Levinson, D. J., & Sanford, R. N. (1950). The authoritarian personality. New York: Harper and Row.
  4. Altemeyer, B. (1998). The other ‘authoritarian personality.’ In M. Zanna (Ed.) Advances in Experimental Social Psychology, 30 (pp. 47–92). San Diego: Academic Press.
  5. Altemeyer, Bob. (2006) The Authoritarians, p. 9–10.
  6. Smithers, A. G.; D. M. Lobley (1978). “Dogmatism, social attitudes and personality”, British Journal of Social & Clinical Psychology 17, p. 135–142. doi:10.1111/j.2044-8260.1978.tb00255.x. 
  7. Tetlock, P. E. (1984). “Cognitive style and political belief systems in the British House of Commons”, Journal of Personality and Social Psychology 46, p. 365–375. doi:10.1037/0022-3514.46.2.365. 
  8. Stone, W. F., & Smith, L. D. (1993). Authoritarianism: Left and right. In W. F. Stone, G. Lederer, & R. Christie (Eds.). Strengths and weaknesses: The authoritarian personality today. New York: Springer-Verlag.
  9. McFarland, S., Ageyev, V., & Abalakina, M. (1993). The authoritarian personality in the United States and the former Soviet Union: Comparative studies. In W. F. Stone, G. Lederer, & R. Christie (Eds.). Strengths and weaknesses: The authoritarian personality today. New York: Springer-Verlag.
  10. de Regt, S, Mortelmans, D, Smits, T (2011). Left-wing authoritarianism is not a myth, but worrisome reality. Evidence from 13 Eastern European countries. In: Communist and Post-Communist Studies Volume 44, Issue 4, December 2011, Pages 299–308
  11. http://www.transactionpub.com/title/Dehumanizing-Christians-978-1-4128-5267-8.html?srchprod=1

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti