Deli Serdang (en indonezia Kabupaten Deli Serdang) estas regenteco (rura provinco) en la provinco Norda Sumatro de Indonezio. Ĝi ĉirkaŭas la urbon Medan, kaj limas ankaŭ kun la aparta urbo Binjai, kiu estas fakte dormurbo por Medan. La ĉefurbo de la distrikto estas Lubuk Pakam, kiu situantas proksimume 30 km oriente de Medan. Ties censo de 2010 indikis 1,789,243 loĝantojn,[1] sed la plej lasta oficiala ĉirkaŭkalkulo (por Januaro 2014) estas 1,865,695. La nova flughaveno de Medan en Kuala Namu estas en tiu regenteco.

Koordinatoj: 3° 33′ N 98° 51′ O / 3.550 °N, 98.850 °O / 3.550; 98.850 (mapo)

Notoj redakti