Demeter HUNYADI [hunjadi] dua episkopo de unitariisma eklezio de Transilvanio. Li naskiĝis en Bánffyhunyad la ? kaj mortis en Koloĵvaro la 7-an de julio 1592.

Kariero redakti

Demeter Hunyadi studis en Koloĵvaro, poste li estis instruisto en Nagyenyed. La reginto Johano la 2-a (Hungario) de Transilvanio sendis lin studi en Padovo. Tie li konatiĝis kun estonta reganto Stefano Báthory. Reveninte en Transilvanion, li estis de 1578 pastro, direktoro de lernejoj de Koloĵvaro. De 1579 oni elektis lin episkopo, posteulo de Ferenc Dávid.

Fonto redakti