Demokratia Patriota Movado

partio en Tunizio

La Demokratia Patriota Movado arabe حركة الوطنيون الديمقراطيون, france Mouvement des patriotes démocrates, trad. movado de patriotoj demokrataj) estas marksisma politika partio en Tunizio.[1] Fondita en 1981, la movado estis nur oficiale permesita en 2011 post la tunizia revolucio. La movado laŭ propraj asertoj unuavice subtenas parlamentan politikan sistemon, la ekvilibran disvolviĝon de la kamparanoj kaj de la malpeza industrio, kaj kampanjojn kontraŭ la ekspluatado de la laborista klaso en Tunizio. En la tunizia parlamenta baloto de 2011, ili gajnis unu seĝon en la Konstituciiga Asembleo de Tunizio. La ĝenerala sekretario de la partio estis Ŝokri Belaid (Shokri Belaid), kiu estis mortpafita la 6-an de februaro 2013.

Demokratia Patriota Movado
partio
Komenco 1982 vd
Sidejo Tunizo
Ideologio

marksismo

vdr

Referencoj redakti