Demokratia Popola Respubliko Jemeno

socialisma ŝtato en Arabio (1967–1990)

La Demokratia Popola Respubliko Jemeno - arabe جمهورية اليمن الديمقراطية الشعبية - estis ŝtato sur la teritorio de Suda Jemeno, kiu ekzistis inter la jaroj 1967 kaj 1990. Post la atingo de ŝtata sendependeco la lando unue nomiĝis "Popola Respubliko Jemeno", sed tri jarojn pli poste alprenis la plenan nomon, kiun ĝi tenis ĝis la jaro 1990.

Demokratia Popola Respubliko Jemeno
Suda Jemeno
Plena origina nomo:
جمهورية اليَمَنْ الديمُقراطية الشَعْبِيّة

Ĝumhūrījat al-Jaman ad-Dīmuqrāṭījah aŝ-Ŝa'bījah

 Sud-Arabia Federacio
 Sud-Arabia Protektorato
19671990 Jemeno 

historia lando • satelita ŝtatopopolrespubliko
Geografio
Situo de la Demokratia Popola Respubliko Jemeno sur la araba duoninsulo
Situo de la Demokratia Popola Respubliko Jemeno sur la araba duoninsulo
Ĉefurbo:
Areo:
332 970 km² 1990
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 585 484 1990
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
sud-jemena dinaro sudjemena dinaro
Pereo:
Unuiĝo de Jemeno
Antaŭaj ŝtatoj:
Sud-Arabia Federacio Sud-Arabia Federacio
Sud-Arabia Protektorato Sud-Arabia Protektorato
Postsekvaj ŝtatoj:
Jemeno Jemeno
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
Nord-Koreio

rilatoj inter Nord-Koreio kaj Sud-Sudano

Unuiĝintaj Nacioj

vdr

La Demokratia Popola Respubliko Jemeno sub gvido de marksisma unueca partio sekvis komunisman politikon kaj havis proksimajn rilatojn kun la eŭropaj komunisme gviditaj ŝtatoj de la Varsovia Kontrakto kaj aparte kun ties gvida ŝtato Sovetunio. Kun la Jemena Araba Respubliko en Norda Jemeno kaj kun Sauda Arabio plurfoje ekzistis armitaj konfliktoj ĉe la ŝtataj limoj. Kun Sauda Arabio dum 1976 kaj pli poste ankaŭ kun Kuvajto la lando subskribis interkonsentojn pri paco, kaj sekve de tio la lando interalie ankaŭ de Sauda Arabio ricevis ekonomian helpon. Ankaŭ kun la same arabia ŝtato Omano ekzistis konfliktoj, kiam dum milito en Omano, kiu daŭris ĝis la jaro 1975, socialisma gerila movado estis subtenita de la Popola Respubliko.

Dum 1986 ene de la unueca partio pro konfliktoj rilate al la politika malfermo de la lando ekestis dusemajna armita civila milito, kiu kaŭzis la morton de miloj da civitanoj kaj gvidis al la malpotencigo kaj mortigo de la ŝtata ĉefo Ali Nasser Muhammad (1980–1986), kiu estis subteninta aparte proksimajn rilatojn al Sovetunio. Kiam la komunismaj reĝimoj de Orienta Eŭropo kaj fine ankaŭ la reĝimo de Sovetunio inter la jaroj 1989 kaj 1991 unu post la alia kolapsis, la Demokratia Popola Respubliko Jemeno politike kaj ekonomie alproksimiĝis al la Jemena Araba Respubliko en Norda Jemeno kaj fine la 22-an de majo 1990 la du partoj de Jemeno unuiĝis. Provo de la lasta ŝtata ĉefo de la komunisma Suda Jemeno, Haidar Abu Bakr al-Attas denove apartigi la du landopartojn, fiaskis dum 1994. Kontraste al la grandaj politikaj tensioj, kiuj regis inter Okcidenta kaj Orienta Germanio ĝis la jaro 1989 aŭ inter Suda kaj Norda Koreio ankoraŭ nun, la rilatoj inter Norda kaj Suda Jemeno tamen ĉiam estis relative amikaj, kaj jam dum 1972 estis subskribita interkontrakto pri iam posta reunuiĝo de la lando.

Ŝtataj ĉefoj de la Demokratia Popola Respubliko Jemeno redakti