Demokratiigo estas la transiro al pli demokratia politika reĝimo. Ĝi povas esti transiro el aŭtoritatema reĝimo al plena demokratio, transiro el aŭtoritatema politika sistemo al duon-demokrata aŭ transiro el duon-aŭtoritatema politika sistemo al demokrata politika sistemo. La rezulto povas esti plifirmigo (kiel ĉe la ekzemplo en Unuiĝinta Reĝlando) aŭ demokratiigo povas fronti oftajn renversojn (keil ekzemple en Argentino). Diferencaj modeloj de demokratiigo estas ofte uzataj por klarigi aliajn politikajn fenomenojn, kiaj ĉu lando iras al milito aŭ ĉu ties ekonomio kreskas aŭ ebligas pli justan kaj egalecan distribuon de la riĉo. Demokratiigo mem estas influita de variaj faktoroj, kiaj la ekonomia disvolvigo, historio, kaj civila socio. La ideala rezulto el demokratiigo estas certigi ke la popolo havu la rajton voĉdoni kaj havu decidrajton en sia politika sistemo.

Tre ofte okazas en longa procezo al demokratiigo la malo, tio estas puĉo ofte farita de militistoj kiuj pro diversaj kialoj povas haltigi aŭ bremsi la aliron al tute demokratia reĝimo.

Aliajn fojojn epoko de demokratiigo estas grava etapo en la historio de multaj landoj, ekzemple en Hispanio en la epoko de la Hispana Transiro en la dua duono de la 1970-aj jaroj aŭ en kelkaj afrikaj landoj kiam malfortiĝis diversaj komunismemaj politikaj reĝimoj fine de la 20a jarcento. Evidente la evoluo ne samas en landoj kun demokratia tradicio (Germanio, ItalioAŭstrio post la Dua Mondmilito) kiel en landoj kie demokratio aŭ ne estis tradicia aŭ eĉ ne necesis laŭ la moderntempaj manieroj de demokratio (balotaj kampanjoj, politikaj partioj ktp.) kiel en kelkaj arabaj aŭ afrikaj landoj, ĵus sendependiĝintaj kolonioj ktp.

Kiam falis la komunismaj reĝimoj en Orienta Eŭropo post la epoko de la Perestrojko kaj de la Revolucioj de 1989, oni konstatis ke la demokratiigo ofte estas konektita kun la malfermo al sistemoj de libera merkato kaj ekonomio regata de kapitalismo, nome al la interesoj de la ĉefaj ekonomiaj kaj militaj superpotencoj, nome Usono, Eŭropa Unio, NATO ktp.

Bibliografio redakti

  • Thomas Carothers. Aiding Democracy Abroad: The Learning Curve. 1999. Washington, DC: Carnegie Endowment for International Peace.
  • Josep M. Colomer. Strategic Transitions. 2000. Baltimore, Md: The Johns Hopkins University Press.
  • Daniele Conversi. 'Demo-skepticism and genocide', Political Science Review, September 2006, Vol 4, issue 3, pp. 247–262
  • Haerpfer, Christian; Bernhagen, Patrick; Inglehart, Ronald & Welzel, Christian (2009), Democratization, Oxford: Oxford University Press, (ISBN 9780199233021) .
  • Inglehart, Ronald & Welzel, Christian (2005), Modernization, Cultural Change and Democracy: The Human Development Sequence, New York: Cambridge University Press, (ISBN 9780521846950) .
  • Muno, Wolfgang. "Democratization" (2012). University Bielefeld - Center for InterAmerican Studies.
  • Frederic C. Schaffer. Democracy in Translation: Understanding Politics in an Unfamiliar Culture. 1998. Ithaca, NY: Cornell University Press.
  • Fareed Zakaria. The Future of Freedom: Illiberal Democracy at Home and Abroad. 2003. New York: W.W. Norton.
  • Christian Welzel. Freedom Rising: Human Empowerment and the Quest for Emancipation. 2013. New York: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-66483-8.
  • Tatu Vanhanen. Democratization: A Comparative Analysis of 170 Countries. 2003. Routledge. ISBN 0415318602