Demokrito el Abdero

helena filozofo; fondinto de atomismo
(Alidirektita el Demokrito de Abdero)

Demokrito, greke Δημόκριτος (naskiĝis ĉirkaŭ 460 a. Kr. ĉe Abdero (Trakio), mortis en 371 a.K.) estis helena filozofo, disĉiplo de Leŭkipo. Ĉefe memorita hodiaŭ por lia formuliĝo de Atomismo. Multaj konsideras Demokriton kiel la "patro de moderna scienco". Neniu el liaj skribaĵoj konserviĝis; nur fragmentoj estas konataj el lia vasta verkaro.

Demokrito
Δημόκριτος
Persona informo
Δημόκριτος
Naskonomo greke Δημόκριτος Dēmókritos
Naskiĝo 460 a. K.
en Abdera
Morto 371 a. K.
en Grekio
Religio ateismo vd
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Gefratoj Herodotus vd
Profesio
Okupo filozofo • matematikisto • arthistoriisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj quadratrix of Hippias vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Demokrito reprezentita en Arto laŭ tradicioj pri li, la Ridanta Filozofo, de Hendrick ter Brugghen - 1628

Li evoluigis teorion pri la konsisto de materio el atomoj, plej malgrandaj, nedivideblaj partoj. Lia argumento estis, ke ne eblas senfine dividi materion, ĉar tiam ĝi malaperus.

Nemulto estas sciata pri li, sed laŭdire li estis tre gaja homo kaj havas la kromnomon "la ridanta filozofo" kaj la moknomon "la falsa filozofo" (kontraste al Heraklito, "la ploranta filozofo", kaj, respektive, la "vera filozofo") kaj plej ofte estas prezentita en arto kun malbona rideto sur la vizaĝo. Laŭ tradicia onidiro, ke li blinde blindigis sian patron, tio estas nepensebla, precipe pro tio, ke lia patro verkis librojn kaj faris eksperimentojn, kio estis malfacile por li fari sen la funkcio de liaj okuloj.

Atomismo redakti

Demokrito estis unu el la pensuloj de la ideo ke ĉiu substanco konsistas el nevideblaj elementoj nomitaj "atomoj". Li diris, ke ĉiuj niaj sentoj originas en la atomoj kiuj konsistigas la materialon el kiu la universo estas farita. La universo konsistas el malplena spaco kaj atomoj kiuj kuniĝas kun similaj atomoj por formi la planedojn kaj ĉiujn aliajn stelojn. Ĉi tiuj atomoj malsamas laŭ formo, grandeco kaj pezo. Ne ekzistas forto majora, kiu direktas la atomojn. La kvanto de materialo en la naturo ne ŝanĝas. Neniu substanco formiĝas de nenio aŭ malaperas al nenio, sed nur ŝanĝas formon ŝanĝante la konsiston de la atomoj.

Demokrito ankaŭ estis pioniro de matematiko ĝenerale kaj geometrio aparte. Ni lernas tion nur citante liajn verkojn en aliaj skribaĵoj, ĉar la restaĵoj de la verkoj de Demokrito ne postvivis la Mezepokon. Aristotelo argumentas ke lia teorio de materio, ofte nomita atomismo, estas respondo al Permenido, kiu neis la ekziston de moviĝo, ŝanĝo kaj malpleneco. Permenido argumentis ke la ekzisto de aĵo NE implicas ke ĝi estas "heredanto de estaĵo", ĉar "nenio estas naskita de nenio." Tial, Permenido argumentis, moviĝo ne ekzistas ĉar parto de ĝi devas esti preter la "malpleno" kaj la "malpleno" ne ekzistas - tial estas neeble moviĝi en ĝin.

Astronomio redakti

Demokrito ankaŭ estas konata kiel tiu, kiu unue rimarkis, ke tio, kion ni nomas la Lakta Vojo, estas la lumo, kiun ni vidas el la malproksimaj steloj en la nokta ĉielo. Aliaj filozofoj, kiel Aristotelo, manifestis kontraŭ tiu aserto. Demokrito estis inter la unua se temas pri proponi ke la universo inkludas multajn mondojn, kelkajn loĝatajn:

"En iuj mondoj ne estas suno kaj luno, en aliaj ili estas pli grandaj ol en nia mondo, kaj en aliaj pli ol de la nia. En iuj regionoj estas pli da mondoj, en aliaj malpli (...); en kelkaj lokoj ili altiĝas, kaj en kelkaj falas. Estas iuj mondoj, al kiuj mankas vivantaj estaĵojplantoj aŭ iom da humideco."

Ĉi tiu teorio estis forgesita kaj nur proponita denove ĉirkaŭ 2000 jarojn poste de Giordano Bruno.

Morala Teorio redakti

Demokrito opiniis, ke la homa psiko estas ankaŭ kunmetita de atomoj. Ĉi tiuj atomoj estas la plej nobla kaj plej mirinda parto de la homa korpo. La celo de homo estas feliĉo, kio signifas esti liberigita de timo, zorgoj kaj antaŭjuĝoj. La emfazo estas sur spirita feliĉo kaj ne sur malĉasta plezuro, ĉar tiuj plezuroj estas pasemaj plezuroj. Feliĉo ne venas de eksteraj varoj. "Homo devas trovi en si la fontojn de sia plezuro." Mensa trankvilo kompensas la homon por la korpaj doloroj, ĉar saĝo estas por la menso kiel kuracilo por la korpo. Bestoj ĉiam konas siajn bezonojn pri manĝaĵo, plezuro kaj eĉ sekso; Homo ne scias. Kiu havas bone organizitan menson - lia vivo estas orda. La moraleco de Demokrito anoncis tiun de Epikuro en vidado de sereneco kiel supera valoro.

Eltiraĵo de la rimarkoj de Demokrito pri trankvilo kaj feliĉo ilustras lian moralecon:

"La trankvilo de homo devenas de sindeteno en plezuro kaj modereco en sia vivmaniero. Manko de kontento kaj troigo kutime instigas la homon al incitigaj vibroj kaj kaŭzas al la animo grandajn zorgojn. La ekscititaj animoj de subitaj fluktuoj perdas ekvilibron kaj pacon. Tial, oni devas esti aktiva en kio eblas, esti nun feliĉa, ignori la aferojn, al kiuj li sopiras, kiujn li admiras, ne ripeti ilin konstante. Cetere, homo estas devigata ke la malbona ekzemplo, vivoj de la malfeliĉuloj, estu ĉiam antaŭ siaj okuloj, kaj ke li pensu pri ilia krio kaj mizero. Do tiele nia situacio kaj nia feliĉo en la nuntempo estu grava kaj inspirita de envio. Ni ekde nun ĉesas esti persekutantoj de deziro kaj ne elmetos nin al la turmentoj de la animo. Ĉiu, kiu admiras la riĉulojn kaj tiujn, kiujn aliaj konsideras feliĉaj, pri kiuj eĉ momente tiu ne ĉesas pensi, konstante imagas novajn rimedojn kaj faras renovigitajn provojn puŝitaj de la deziro agi kontraŭ la leĝoj. Tiu devas ankaŭ ĉesi deziri tion, kio ne estas nia, kontentiĝi pri tio, kio falis de nia parto, kompari nian vivon kun tiuj de malfeliĉuloj kaj vidi nin feliĉaj, pensante pri ĉio, kion ili suferas. Tiel farante, ni taksas nin kiel pli feliĉaj ol la riĉuloj, kaj ja tiaj ni fariĝas. Adoptante al ni ĉi tiun vidpunkton por ni mem, ni vivos en pli da trankvilo kaj evitos la katastrofojn: volupto, ĵaluzo kaj malamo.

Verkoj redakti

  • Malgranda kosmologio
  • Pri la naturo
  • Pri la formo de la atomoj
  • Pri la vortoj

Samskolanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti