Demosteno (ĉ. -384 — ĉ. -322) estis la plej fama inter la helenaj oratoroj, ĉefe ĉar li fiere kontraŭis makedonan reĝon Filipon la 2an dum 351-338 a.K. per famaj paroladoj.

Demosteno
Persona informo
Δημοσθένης
Naskiĝo 384 a. K.
en Upper Paiania
Morto 322 a. K.
en Poros
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per veneno vd
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Patrino Kleobule vd
Parencoj Gylon • Demon vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatooratoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li sin mortigis per veneno, kiam lin ĉirkaŭis la Makedonoj. Jen atesto de Plutarko:

Tiele dirante, li eniris la templon, kaj prenante rulon kiel se li intencis skribi, alproksimigis la kalamon al la buŝo kaj mordetis ĝin, kiel li kutimis fari kiam li pensis kaj kiam li skribis, restis absorbita dum iom da tempo, kaj klinis la kapon kovrante ĝin per tuniko.

La gardistoj, starantaj sur la sojlo, lin mokis, akuzante lin malbrava kaj moknomante lin virinemulo; Arĥias alproksimiĝis kaj ordonis al li, ke li leviĝu, kaj ripetante la samajn parolojn, insistis ree pri la promesoj de repaciĝo kun Antipatro. Demosteno, kovrante sin, komprenis ke la veneno eniris la sang-cirkuladon kaj ke li estis mortonta, malkovriĝis laŭ la vizaĝo kaj turnante sin al Arĥias, diris:

“Jam estas tempo, en kiu vi alprenu la maskon tragikan de Kreono kaj ĵetu ĉi tiun mian korpon sensepulte. Mi, ho kara Pozidono, eliras ankoraŭ viva el la templo: male, Antipatro kaj la Makedonoj ne lasis pura la sanktan lokon de via sanktejo”

Post tio, li petis, ke oni tenu lin, ĉar li ja estis turmentata de tremo kaj ŝanceliĝis, kaj dum li antaueniris, li alproksimiĝis al la altaro, terenfalis kaj per ĝemo, li mortis.