Demotika skribo

antikva egipta skribsistemo; simpligaĵo de la egiptaj hieroglifoj
Por la egipta kaj greka dialekto, vidu la paĝon Demotika.

La termino egipta demotiko temas kaj pri la skribo kaj pri la egipta lingvo kiu estiĝis en la lasta etapo de la Antikva Egiptio. Por ĝin skribi estis uzata la demotika ideografia skribo. Ĝi deriviĝas el la hieratika skribo uzata ĉe la Nildelto. La termino estis uzata unuafoje de la greka historiisto Herodoto, por distingi ĝin disde la skriboj hieratika kaj hieroglifa.

Teksto en demotika skribo, kopio de la Rozeta ŝtono.

Post ĝia enkonduko, la hieratika skribo estis daŭre uzata por religiaj celoj, dum la demotiko estis pli uzata kun ekonomiaj kaj literaturaj celoj. kontrasto kun la hieratiko, kiu estis kutime skribita sur papirusojostrakono, la demotiko kelkfoje estis skribita sur ŝtonoj kaj ligno.

La egipta demotika skribo estis ekuzita ĉirkaŭ la jaro 660 a.K. kaj iĝis la reganta skribsistemo de la Antikva Egiptio en la jaro 600 a.K. Komence de la 4-a jarcento ĝi estis anstataŭita de la greka lingvo en la oficialaj tekstoj; ĝia lasta konata uzo estis en 452 p.K., skribita sur la muroj de la templo dediĉita al Iziso, en Philae.