Denaska nigra truo

Denaska nigra truo estas hipoteza speco de nigra truo kiu estas formita ne per la gravita kolapso de stelo sed per la ega denseco de materio kiu estis dum la universa frua elvolvo.

Nigra trua koncepta desegnaĵo per NASA

Laŭ la varma modelo de praeksplodo (ankaŭ nomata kiel la norma modelo), dum la unuaj kelkaj momentoj post la granda krako, premo kaj temperaturo estis ege grandaj. Sub ĉi tiuj kondiĉoj, simplaj fluktuoj en la denseco de materio povas rezulti en lokaj regionaj densoj sufiĉaj por krei nigrajn truojn. Kvankam plejparto de regionoj de alta denseco devus esti rapide disigitaj per la elvolvo de la universo, denaska nigra truo devus esti stabila ĝis nun.

Ebla detekto redakti

Uni maniero por detekti denaskaj nigraj truoj estas per ilia radiado dum la vaporiĝo de nigraj truoj. Oni opinias ke ĉiuj nigraj truoj disradiĝas je rapido inverse proporcia kun ilia maso. Ĉar ĉi tiu eligo plu malgrandigas iliajn masojn, nigraj truoj kun tre malgrandaj masoj devus sperti tutan vaporiĝon kun eksplodo, kreante pezan krevon de radiado. Kutima nigra truo (de ĉirkaŭ 3 sunaj masoj) ne povas perdi ĉiun sian mason en la vivperiodo de la universo (ĝi bezonas ĉirkaŭ 1060 jarojn por vaporiĝi). Tamen, ĉar denaskaj nigraj truoj estas formitaj ne per stela kerna kolapso, ili povas esti de diversa amplekso. Laŭ kalkuloj denaskaj nigraj truoj kiuj estis kreitaj kun maso ĉirkaŭi 1012 kg devus havi vivperiodon proksimume egalan al aĝo de la universo. Se ĉi tiuj malgrand-masaj nigraj truoj ekzistas, ni devus kapabli observi iujn el ĉi tiuj eksplodoj hodiaŭ.

Rilataj problemoj redakti

La vaporiĝo de denaskaj nigraj truoj havas estas sugestita kiel unu el ebla kaŭzoj por gama-radiadaj krevoj. Ĉi tiu kaŭzo estas, tamen, konsiderata kiel malverŝajna. Aliaj problemoj por kiuj denaskaj nigraj truoj estis sugestitaj kiel la solvo inkluzivas la problemon de malluma materio, la problemon kosmoscienca domajna mura [1] kaj la kosmoscienca magneta unupolusa problemo. [2]

Eĉ se ili ne solvas ĉi tiujn problemojn, la malgranda nombro de denaskaj nigraj truoj (ili neniam estis konfirmeble detektitaj) helpas ol kosmoscienco fari limigojn al spektro de densecaj fluktuoj en la frua universo.

Teorio de kordoj redakti

Fizika relativeco antaŭdiras ke la plej malgrandaj denaskaj nigraj truoj devus esti jam forvaporiĝintaj, sed se ekzistas la kvara spaca dimensio, kiel antaŭdiras la teorio de kordoj, ĝi devus afekti agadon de gravito je malgrandaj skaloj kaj sufiĉe malplirapidigi la vaporiĝon substance."

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. D. Stojkovic, K. Freese kaj G. D. Starkman, Truoj en la muroj: denaskaj nigraj truoj kiel solvo al la kosmoscienca domajna mura problemo, Phys. Rev. D 72, 045012 (2005) antaŭprintaĵo.
  2. D. Stojkovic kaj K. Freese, Nigra trua solvo al la kosmoscienca unupolusa problemo, Phys. Lett. B 606, 251-257 (2005) antaŭprintaĵo.