Denis Ivanoviĉ Fonvizin (ruse Денис Иванович Фонвизин) (naskiĝis en Moskvo la 14-an de aprilo 1745 (n.s.), mortis la 1-an de decembro 1792 en Sankt-Peterburgo) estis rusa verkisto, dramisto kaj tradukisto.

Denis Fonvizin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1745 (1745-04-03)
en Moskvo
Morto 1-an de decembro 1792 (1792-12-01) (47-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Lazarev Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperia Moskva Universitato vd
Familio
Dinastio Fonvizin vd
Patro Ivan A. Fonvizin vd
Patrino Yekaterina Dmitriyeva-Mamonova vd
Gefratoj Pavel Fonvizin vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistodramaturgo • poeto • tradukisto vd
Verkado
Verkoj The Minor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia praulo estis germana kruca kavaliro von Wisien, veninta en Rusion en la 16-a jarcento. Tiam lia familia nomo estis rusigita kiel Fonvizin.

Elementan edukadon al juna Denis donis lia patro Ivan Andrejeviĉ Fonvizin, kiu tre ŝatis literaturon. Ekde 1755 Denis lernis en moskva gimnazio de Moskva Universitato kaj ekde 1760 li iĝis studento de ĝia filozofa fakultato. Tiam li jam bone regis la francan kaj la germanan lingvojn, kio malkovrigis al li ĉefverkojn de la granda eŭropa literaturo.

Ekde 1761 en kelkaj moskvaj ĵurnaloj aperis liaj tradukoj de iuj famaj eŭropaj literaturaĵoj. Li preferis publiki satiron.

En 1762 Fonvizin lasis la Universitaton kaj komencis militservi. Samtempe li multe versis kaj tradukis ĉefe el la franca.

Ekde 1769 Fonvizin oficis en Ministerio pri eksterlandaj aferoj kiel sekretario de ĝia ĉefo, grafo Nikito Panin.

En 1783 Denis Fonvizin eksiĝis kiel Ŝtata Konsilisto, oficisto de la alta 5-a rango (meze de kolonelo kaj generalo en la rusa armeo).

Tiam li plu publikis multajn artikolojn kaj samtempte verkas siajn ĉefverkojn: “Juna nobelido” (ruse Недоросль) kaj “Brigadestro” ( ruse Бригадир). Ambaŭ librojn plenigas satiro pri tiamaj rusaj estado kaj moroj. Ili ne plaĉis al la rusa imperiestrino Katerina la 2-a, sed tamen “Juna nobelido” estis eldonitaj en 1781 kaj “Brigadestro” en 1783.

Ekde 1763 li iĝis akademiano de Peterburga Akademio.

La sano de Fonvizin ne estis perfekta; tial li foje kuracis sin eksterlande, sed bedaŭrinde sen grava sukceso.

En 1792 li mortis, kaj estis enterigita en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Liaj ĉefverkoj estas lernobjektoj en moderna Rusio.

Memoraĵoj pri Fonvizin redakti

Eksteraj ligiloj redakti