Dennis KEEFE (naskiĝis la 17-an de junio 1951 en Bloomington, Ilinojso, Usono) estas usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de la Lingvaj Festivaloj. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la "BEK"-kurso (la mallongigo signifu "Baza EKzercaro" aŭ "Baza Esperanto-Kursaro"),[1], Universitato.info[2] kaj kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, kiam li loĝis en Hispanio.

Dennis Keefe
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1951 (1951-06-17) (72-jaraĝa)
en Bloomington
Lingvoj anglaEsperantohispananorma ĉinafranca
Loĝloko Cullera
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 2011 li proklamiĝis Esperantisto de la Jaro laŭ la revuo La Ondo de Esperanto, pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.[3]

Li loĝas en Cullera kaj aktive partoprenas en la Valencia Esperanto-Grupo. Li estis la LKK-prezidanto por la Hispana Esperanto-Kongreso en 2024 en Valencio

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti