Dennis Keith RODMAN [deni ke:t rodmen] (13-an de majo 1961 en Trenton, New Jersey) estas iama usona korbopilko-ludisto. Li ludis inter 1986 kaj 2000 en la usona profesia ligo NBA, en la Detroit Pistons (1986–93), San Antonio Spurs (1993–95), Chicago Bulls (1995–98), Los Angeles Lakers (1998/99) kaj Dallas Mavericks (1999/2000). Rodman estis en 1992-1998 sepfoje kiel plej bona resaltisto de la NBA kaj pli frue estis distingita en 1990 kaj 1991 kiel Plej bona Defendisto de la NBA en la jaro. Oni taksas lin unu el la plej bonaj defendistoj kaj resaltistoj de la NBA-historio. Rodman altas 2,03 m kaj ludis en la pozicio Power Forward.

Dennis Rodman
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1961 (1961-05-13) (62-jaraĝa)
en Trenton
Lingvoj angla vd
Loĝloko Trenton vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater North Central Texas College • Southeastern Oklahoma State University • South Oak Cliff High School vd
Familio
Edz(in)o Carmen Electra • Michelle Moyer vd
Amkunulo Madonna vd
Infanoj Trinity Rodman • Dennis Rodman Jr. vd
Profesio
Okupo basketbalisto • voĉaktoro • aktoro • basketbala trejnisto • spektakla luktisto • filmaktoro • amatora luktisto vd
Laborkampo korbopilkado • aktorado vd
Aktiva dum 1986–2006 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li batalis en 1997-1999 en la iama vrestlingligo WCW (World Championship Wrestling), kun „Hollywood“ Hulk Hogan.

Li geedzigis en 1992 kun Annie Bakes, kiu naskis filinon. Ili divorcis en 1993. Lia dua edzino estis (1998-1999) aktorino Carmen Electra. Lia tria edzino (2003-) estis Michelle Moyer, kun kiu ili havas du komunajn infanojn.

Filmaro redakti

  • 1997: Double Team
  • 1997: Soldiers of Fortune (serio)
  • 1999: Simon Sez
  • 2000: Cutaway
  • 2007: Bullrun auf DMAX
  • 2008: Hulk Hogan's Celebrity Champion Wrestling (realtempa spektaklo)