Densbüren

komunumo de Svislando
Densbüren
Blazono de Densbüren
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)
Nombro de loĝantoj 715
Areo 12,52 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 5026
Komunumkodo 4004
Mapo de Densbüren
vdr

Pri la komunumo redakti

Densbüren estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 715 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Densbüren distingiĝas per sia kampara kaj montara karaktero kaj situo de la ceteraj komunumoj de la distrikto Araŭo, kiu troviĝas en la ebenaĵoj de la riveroj Aro (rivero), Suro kaj Wyna. La komunumo troviĝas en la valo de la rivereto Staffeleggbach, flanka valo de la Frick-Valo, disigita de la cetera distrikto de suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,52 km², de kiuj 6,88 km² estas kovritaj de arbaro, dum nur sur 0,60 km² respektive malpli ol 5% troviĝas konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Strihe, kiu kun 867 m s.m. estas la dua plej alta punkto de la kantono kaj la plej alta monto, kiu situas komplete sur kantona teritorio, kaj la plej malalta punkto situas sur alteco de 430 s.m. ĉe la bordo de la rojo Staffeleggbach.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Densbüren limas en nordo al Herznach, en nordoriento al Zeihen, en oriento al Thalheim, en sudo al Küttigen kaj Oberhof, kaj en okcidento al Wölflinswil.

Trafiko redakti

Densbüren situas ĉe la Staffelegg-Pasejvojo, kiu trans la Staffelegg-Pasejo konektas la komunumojn Araŭo kaj Frick. Sur tiu-vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu ligas la komunumon al la publika trafikreto.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 7 km sude en Araŭo kaj al la svisa aŭtovojo A3 7 km norde en Frick.

Historio redakti

La unua ekzakte datebla dokumenta mencio de Densbüren datiĝas el la jaro 1426 kiel Teinspuiren. Jam pli frua mencio kiel Tensbuirron okazis supozeble en la 14-a jarcento.

La Kastelo Urgiz, kiu situas sur la teritorio de la komunumo estis menciita jam en la jaro 1277. Ĝi estis posedaĵo de la Senjoroj de Uriols al kies senjorujo Urgiz, kiun ili ricevis kiel servuto de la Episkopejo Strasburgo, apartenis krom Densbüren ankaŭ Asp. La Tertremo de Bazelo de 1356 damaĝis la kastelon, kiu tiam estis forlasita kaj disfalis. En la jaro 1429 la Senjoroj de Effingen el Brugg akiris la senjorecon, ilin sevkis la Senjoroj Rätz el Säckingen kaj fine en la jaro 1475 la senjoroj Hasfurt el Lucerno. En la jaro 1502 la urbo Berno akiris la senjorujon kaj integris ĝin al la Berna Argovio. Post la liberigo de Argovio dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fare de francaj trupoj, la komunumo Densenbüren fariĝis parto de la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.[1]

Fontindikoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti