Departemento Cortés

Departemento Cortés estas unu el la 18 departementoj de Honduro, troviĝante en la nordokcidento de tiu lando. La departemento kovras areon de 3 954 km², kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 1.365.497 -- la plej homplena departemento en Honduro do. La montoj Merendón troviĝas en okcidenta Cortés, sed la departemento plejparte estas tropika malaltejo, Valo Sula, transirita de la riveroj Ulúa kaj Chamelecon.

Departemento Cortés
Departemento
departemento de Honduro [+]

LandoHonduro

ĈefurboSan Pedro Sula
- koordinatoj16° N, 88° U (mapo)15.506186111111-88.024897222222Koordinatoj: 16° N, 88° U (mapo) [+]
Areo3 923 km² (392 300 ha) [+]
Loĝantaro1 562 394 [+] (2013)

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2HN-CR

Departemento Cortés (Honduro)
Departemento Cortés (Honduro)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Cortés Department [+]
vdr
Strando en Omoa, Cortés
Ĉefurbo San Pedro Sula

Ĝi formiĝis en 1893 el partoj de la departementoj Santa Bárbara kaj Yoro. La departementa ĉefurbo estas San Pedro Sula. Aliaj gravaj urboj estas Choloma, La Lima, Villanueva, kaj la havenoj Puerto Cortés kaj Omoa. La Atlantika marbordo de la departemento famas pro siaj multaj bonegaj strandoj.

Cortés estas la ekonomia korlando de Honduro, ĉar la Valo Sula estas la ĉefa agrikultura kaj industria regiono de ĉi tiu nacio. Usonaj bananaj firmaoj alvenas al la regiono en la malfrua 19-a jarcento, kaj estigis vastajn bienegojn, kaj aldone apogantajn strukturojn por eksporti la fruktojn al Usono. Ĉefurbo San Pedro Sula allogis konsiderindajn nombrojn da Eŭropajn, Centramerikajn, Palestinajn, kaj Libanajn enmigrintojn. Industrio prosperas en la departemento, kaj Cortés hodiaŭ enhavas plej da la muntaj fabrikoj (nomataj maquilas hispane) de Honduro.

La nomo devenas el la hispana konkeristo de la 16-a jarcento Hernán Cortés au Ferdinando Korteso, kiu post konkeri la teritorion kiu aktuale estas Meksiko pluekspediciis pli suden.

Municipoj redakti

  1. Choloma
  2. La Lima
  3. Omoa
  4. Pimienta
  5. Potrerillos
  6. Puerto Cortés
  7. San Antonio de Cortés
  8. San Francisco de Yojoa
  9. San Manuel
  10. San Pedro Sula
  11. Santa Cruz de Yojoa
  12. Villanueva