Departemento Grand'Anse

departemento de Haitio

Departemento Grand’Anse (kreole: Grandans) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "granda anso". Tiel nomiĝas ankaŭ rivero en la okcidenta parto de la departemento.

Departemento Grand'Anse
Departemento
departemento de Haitio [+]

LandoHaitio

Koordinatoj19° N, 74° U (mapo)18.6667-74.1167Koordinatoj: 19° N, 74° U (mapo)
ĈefurboJérémie
- koordinatoj19° N, 74° U (mapo)18.6667-74.1167Koordinatoj: 19° N, 74° U (mapo) [+]
Areo1 911,97 km² (191 197 ha) [+]


ISO 3166-2HT-GA

Departemento Grand'Anse (Tero)
Departemento Grand'Anse (Tero)

Departemento Grand'Anse (Tero)
Departemento Grand'Anse (Tero)
DEC
Departemento Grand'Anse
Departemento Grand'Anse

Map
Departemento Grand'Anse
Vikimedia Komunejo:  Grand'Anse (department) [+]
vdr
Amplekso ĝis 2003

Ĝi situas sur la norda flanko de la pinto de duoninsulo Tiburon; al ĝi apartenas insulo Cayémites. Ĉe ĝia suda limo (al departemento Sud) situas la montaro Massif de la Hotte kun monto Pic Macaya, 2.347 metrojn alta. Ĉirkaŭ la monto estas nacia parko.

Ĝia areo estas 1.871 (laŭ aliaj 1.912) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 425.878. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-GA. Ĝia ĉefurbo estas Jérémie.

Departemento Grand'Anse ĝis 2003 ampleksis ankaŭ la teritorion de la nuna departemento Nippes, ĝis ties apartiĝo.

La departemento estas dividita en tri arondismentojn, kiuj konsistas el sume 12 komunumoj: