Departemento Nord-Est

departemento de Haitio

Departemento Nord-Est (kreole: Nòdès) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "nord-oriento". Efektive la departemento estas la plej nord-orienta, situante ĉe la Kariba Maro norde kaj Domingo oriente, kaj limante al la departementoj Centre sude kaj Nord okcidente.

Departemento Nord-Est
Departemento
departemento de Haitio [+]

LandoHaitio

Koordinatoj20° N, 72° U (mapo)19.6678-71.8397Koordinatoj: 20° N, 72° U (mapo)
ĈefurboFort-Liberté
- koordinatoj20° N, 72° U (mapo)19.6678-71.8397Koordinatoj: 20° N, 72° U (mapo) [+]
Areo1 622,93 km² (162 293 ha) [+]


ISO 3166-2HT-NE

Departemento Nord-Est (Tero)
Departemento Nord-Est (Tero)

Departemento Nord-Est (Tero)
Departemento Nord-Est (Tero)
DEC

Map
Departemento Nord-Est
Vikimedia Komunejo:  Nord-Est Department [+]
vdr

Ĝia areo estas 1.623 km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 358.277. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-NE. Ĝia ĉefurbo estas Fort-Liberté.

La teritorio de la departemento post la haitia revolucio estis parto de la departemento Nord. En 1962 ĝi estis apartigita per leĝo.

La departemento estas dividita en kvar arondismentojn, kiuj konsistas el sume 13 komunumoj: