Dependa teritorio

teritorio, ne plene suverena, kiu dependas je alia ŝtato

Dependa teritorio, dependa areo, dependaĵo, dependejodependeco estas juraj terminoj uzatajn en la publika internacia juro por priskribi tipon de rilaton inter du teritorioj laŭ kiu la registaro de unu el ili (nome la metropolo) pro diversaj tialoj kaj normoj akiris iun tipon de jura respondeco super la registaro de alia teritorio (nome la dependa teritorio).[1]​ Ankaŭ la termino "dependeco" estas uzata de Antigvo kaj Barbudo, Grenado kaj Maŭricio por kelkaj insuloj sub sia jurisdikcio, sed ili ne estas konsiderataj kiel sendependaj teritorioj.

Gravaj ŝtatoj kiuj havas dependajn teritoriojn estas Aŭstralio (Norfolkinsulo, Kristnaskinsulo, Kokosinsuloj, Aŝmora kaj Kartia Insuloj, Koralmaraj Insuloj, Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj kaj Antarkta Teritorio de Aŭstralio), Ĉinio (Honkongo kaj Makao), Danio (Gronlando kaj Ferooj), Finnlando (Alando), Francio (Gvadelupo, Reunio, Martiniko, Franca Gujano, Majoto, Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Saint-Barthélemy, Saint-Martin, Sankta-Piero kaj Mikelono, Valiso kaj Futuno, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj kaj insulo Klipertono), Nederlando (Arubo, Kuracao, Sint-Maarten, Bonero, insulo Saba kaj Sint Eustatius), Norvegio (Svalbardo, Janmajeno, Buvet-Insulo, Insulo Petro la Unua kaj Lando de Maud) Nov-Zelando (Kukinsuloj, Niuo, Tokelao kaj Ross-Dependejo), Unuiĝinta Reĝlando (Ĵerzejo, Manksinsulo, Gernezejo, Bermudo, Ĝibraltaro, Angvilo, Britaj Virgulininsuloj, Kajmana Insularo, Falklandoj, Moncerato, Turkoj kaj Kajkoj, Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha, Pitkarna Insularo, Akrotiri kaj Dekelia, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, Brita Hindoceana Teritorio kaj Brita Antarkta Teritorio) kaj Usono (Porto-Riko, Nord-Marianoj, Gvamo, Usonaj Virgulininsuloj, Usona Samoo, Palmiro, Vejkinsulo, Jonstonatolo, Midvejinsuloj, Kingmanrifo, Ĵarvisinsulo, Bakerinsulo, Insulo Howland kaj Navasa Insulo).

Pridisputataj teritorioj redakti

Notoj redakti

  1. Oxford University Press. Alirita la 26an de Decembro 2021). Dependent Territory